FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37  
38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   >>   >|  
gos poste por cxiam ... kaj vi rigardis min tiel, kvazaux vi volis enkracxi en mian vizagxon. Pro rapida parolmaniero kaj ekscitigxo Mirski haltis momenton. --Mi vin petas, dauxrigu ... al mi estas tiel agrable vin auxskulti. Vi rememorigas al mi tiujn tagojn, tiujn minutojn en kiuj mi estis pura, senkulpa ... Nur diru, mi vin petas, kial mi ne kredas plu al mi mem, cxu mi estis tiam sincera? cxu mi ne afektis? ... --Se vi afektus, mi ne suferus tiel longe post tio ... mi ekkonus la afekton. Tiam vi ne povis tiel arde, tiel sincere ludi komediojn. Tre juna vi estis ankoraux. Kaj kian intereson vi havis, por afekti! ... ne ... Vi forlasis la salonon kiel iu senindulgema jugxisto, kaj mia krimo en viaj okuloj meritis nek favoron, nek indulgon. Post tio finigxis cxio. Jen la homa cxasteco ... Infana kaj malsagxa cxasteco! ... --Kaj cxu vi memoras la leteron? ... --Gxian enhavon ... jes. En kio nur vi ne kulpigis min: ke mi, kiu cxiam murmuretis al vi pri ideala amo ... pri parenceco de l'animoj ... --estis ordinara homo, sercxanta nur voluptan amon ... ke vi disrevigxis en cxio ... ke ne estis amo en tiu cxi mondo ... ke cxiuj viroj estas la samaj ... ke vi hontis aminte min ... ke, se tio cxi estas amo ... tiam pli bone estas edzinigxi je la kolonelo. Li almenaux ne hipokritas kaj ne rakontas pri idealoj, sed sercxas en la virino nur virinon ... --Kaj mi edzinigxis je li kaj vengxis al vi ... diris Nevena kun maldolcxa rideto. --Cxu vi scias, sinjorino, dauxrigis Mirski, mi donus nun dek jarojn de mia vivo, se povus reveni cxio cxi tio denove ... nur sen tiu vespero, cxar tiam mi sentis la poezion de l'vivo. Depost tiam sekvis, mi ne neas, ankaux gajaj minutoj kaj gxuoj, sed la poezio ne ripetigxis. Oni povas ami dudekfoje, ami dolcxe ... pasie, sed ne estas plu tiu aromo, tiu printempo de l'sentoj. Sole dum la unua amo oni amas nur per la koro,--ne enmiksante la sagxon. Pluen la kalkuloj venkas la plej fortan amon kaj oni rezonas ecx en la brakoj de l'amata estajxo. Nevena auxskultis, kaj io facila, malnova, konata trakuretis sxian animon, kvazaux sxi sentis tiun cxi vesperon, ke sxi havas animon ... Gxis nun kvazaux sxi ne bezonis gxin ... sxi forlogigxis en la estintecon. Pasis tra sxia memoro cxio, kion sxi estas iam travivinta kun Mirski, kaj veninte gxis la sceno en la salono ... gxis la letero,--sxi ne volis kredi, ke tio cxi okazis ... ke sxi ... nome sxi ... estis kapabla pri tio. Kaj m
PREV.   NEXT  
|<   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37  
38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   >>   >|  



Top keywords:

kvazaux

 

Mirski

 

sentis

 

animon

 

cxasteco

 

Nevena

 

sekvis

 

ankaux

 

sercxas

 

edzinigxis


ripetigxis

 

Depost

 

virino

 

poezio

 

virinon

 

minutoj

 

vespero

 

rideto

 
maldolcxa
 

sinjorino


dauxrigis

 
jarojn
 

reveni

 

vengxis

 

denove

 

poezion

 

sagxon

 

forlogigxis

 

estintecon

 
bezonis

trakuretis
 

vesperon

 

memoro

 

okazis

 
kapabla
 
letero
 
salono
 

travivinta

 
veninte
 

konata


malnova

 

enmiksante

 

dolcxe

 

printempo

 

sentoj

 

kalkuloj

 

estajxo

 

auxskultis

 

facila

 

brakoj