xi.
Malgraux sia profunda kredo en la amo kaj fideleco de sia edzo,
Nevena ne povis trankviligxi, antaux sxiaj okuloj videtigxis sencxese
iu malklara, virina figuro, kiu sxin incitadis kaj maltrankviligadis.
Sxi gxin persekutadis, ridadis je sia timo, kaj gxi, kiel iu malbona
spirito, marsxis cxiam post sxi kaj kelkafoje sxajnis al sxi, ke sxi
auxdas gxis siaj oreloj arogantan virinan ridon.
"Sed tio estas kontrauxdia, ke li min turmentu tiel!"
Kaj sxi cxiam atendis, atendis, esperante, ke li mem venos al sxi,
cxirkauxprenos sxin kaj diretos: "Jen la sxlosilo, iru vidi, kio
estas interne kaj trankviligxu!" Nevena opiniis, ke li devas fari
tion. Iun tagon sxi ecx pensis, ke "se gxis la vespero li ne faros
gxin, tio signifos, ke tie cxi estas io, cxu li ekamis iun alian,
cxu ... cxu ... en cxiu okazo cxesis min ami."
Nenio simila okazis. Sxia edzo post la vespermangxo kiel cxiam
levigxis kaj foriris en sian kabineton.
Nevena decidis, kio ajn okazos, peti klarigon de li.
Enirinte en la kabineton, sxi sidigxis en la apogsegxon, li
flanken jxetis la paperajxojn kaj delikate sxin ekrigardis.
--Kio estas?
--Kio estas?! Estas tio, ke mi suferas, cxu vi komprenas? Mi suferas
tiel, kiel neniam dum mia vivo ... Vi min turmentas kaj returmentas
senkompate ...
--Cxu denove pri la tirkesto? li demandis sxin ridetante--kaj
mi pensis, ke vi gxin forgesis jam.
--Jes, jes, denove pri la tirkesto, pri tiu malbenita tirkesto, kiu
donas al mi trankvilon ecx ne unu minuton, nek tage, nek nokte.
--Cxu vi serioze parolas aux sxercas?
--Mi ne sxercas, Mitjo, kaj parolas al vi plej serioze, cxu vi scias,
ke al mi kelkafoje sxajnas, ke vi estas iu krimulo, ke vi kasxas ion
teruran en tiu cxi tirkesto ... mi komencis timi--kion, mi mem ne
scias ... sed cxiam sxajnas al mi, ke cxe ni okazos io ...
--Cxu vi scias, Nevena, vi eble estas malsana; mi ne povas vin
kompreni, kial tiu cxi tirkesto estas enirinta en vian kapon.
--Mi ne estas malsana, Mitjo, sed diru al mi, kio estas en tiu cxi
tirkesto? Malfermu gxin antaux mi kaj mi trankviligxos ...
--Cxu ne milfoje mi diris al vi, kaprica infano, ke nenio estas ...
Estas kelkaj kajeroj kun miaj skribajxoj kaj nenio alia. Tiu cxi
tirkesto farigxis cxe vi ideo ... fiksa ...
--Lasu, lasu min vidi tiun kajeron ...
--Denove malnova kanto! kaj de kie disvolvigxis cxe vi tiuj
policaj emoj?
--Moku, moku ..., ne povis toleri Nevena; videble--estas io, kiam vi
komencis ti
|