uriston?" kaj sxi forsendis la
servistinon por venigi seruriston. Gxis kiam alvenis la seruristo, sxi
uzis sian tutan sagxon konvinkigi sin mem, ke estas necese vidi tiun
kajeron. "Nur post tio mi trankviligxos. Kio ajn estu tie, mi devas gxin
scii ... alie, fine mi cxesos lin ami ... mi cxesos kredi al li, kaj nia
vivo aliformigxos en inferon ... Mi ne volas vivi tiel, kiel vivas la
aliaj ... Cxu ne estas pli bone ekscii la veron ol lin suspekti pri plej
teruraj aferoj, eble de li neniam pensitaj."
Kaj alia vocxo murmuretas al sxi: "ne devas ... ne devas ... vi ne havas
la rajton ..." Kaj tiu cxi vocxo estis tiel konvinkiga, ke sxi fine
decidis revenigi la seruriston.
Sed kiam li eniris en la kabineton, la penso, ke post nelonge sxi
ekscios cxion, tiel sxin kaptis, ke ne konsciante kion faras, sxi
montris per la mano la sxlostruon.
Malfrue estis por rezoni. Post momento antaux sxi videtigxis
la malfermita tirkesto. La seruristo kaj la servistino eliris.
Nevena restis sola. Sento de timo, miksita kun nekomprenebla
gxuo, cxirkauxprenis sxian tutan estajxon. Sxi tuj prenis la paperojn
el la tirkesto kaj iris sur la kanapon apud la fenestro, kvazaux
timis, ke la suno ne brilos suficxe, gxis kiam sxi ilin legos.
Nevena malfermis la kovrilojn de unu el la kajeroj:
En la antauxvespero de la edzeco sxi ne sentis tiajn akrajn
frostotremojn--post nelonge sxi eniros en lian animon, sxi
trasercxos tie ...
Al sxi sxajnis, ke sxi malkovras novan mondon, novan vivon, alian teron,
iun nekonatan al sxi planedon. Sxia koro tiel dolcxe ektremis, ke sxi
apenaux spiris.
Neniam dum sia vivo sxi travivis tiajn akrajn, kiel la pinto de kudrilo,
sentojn. Ecx ne unu fojon sxia interna mondo plenigis tiel sxian animon,
kiel tiu cxi ankoraux nur malfermita kajero, kasxanta en si la sekretojn
de alia homo, vere proksima, sed samtempe fremda, tre fremda--cxar alie
tiu cxi kajero havas nenian signifon por sxi.
Kaj jen sxi jxetas siajn strecxitajn okulojn sur la kajeron kaj
legas supre deflanke:
"Cxiu homo en tiu cxi mondo havas en sia animo unu anguleton,
kien li neniun enlasas".
Tiuj cxi mallongaj vortoj, kiujn sxi auxdis ofte de sia edzo, sxin
igis frostotremi. Al sxi eksxajnis, ke sxi auxdis lian vocxon, ke
li staras apud sxi kaj la tuta teruro de la faritajxo trapasis sxian
cerbon.
Sed samtempe, nun sxi kontraux nenio kaj al neniu donus la kajeron,
antaux ol gxin tralegi ...
"Mi treege amas studi min mem kaj egal
|