is elmontri antaux sxi siajn
instinktojn, ol tiam en la salono, kiam sxi estis ankoraux pura kaj
senkulpa.
Sxajnis al li, ke li malhonorigus mem sian plej brilan revon,
malpurigus ankaux sian tiame puran beston "mi".
La fiakro alproksimigxadis al Sofio, kaj Mirski dauxrigis sondi
en sia animo.
"Sed li povus esti sxia edzo! ... Kial ne esti amanto? ..."
Kaj li sentis, ke de nun povas sxin preni cxiu ajn, nur ne li. Por
li, sxi estis perdita por cxiam. Al aliaj sxi sin fordonis por mono,
aux pro kaprico, al li, sxi sin fordonus por repravigi kaj revenigi
la estintecon, por ke sxi purigxu per li kaj poste deklaru rajtojn de
pura amo, kaj li ne havis fortojn en si mem por tiu repravigo. Li
vidis en sxia animo tiun rompigxon, soifon pri lauxlegxa felicxo,
kaj li sentis sin malforta por etendi al sxi la manon.
Kristo iam haltigis levitajn sxtonojn kontraux la malcxastulino--sed
ankaux li ne prenis sxin, sed foriris pluen ... Kaj cxu li purigis
sxin?
Nevena, sxajne, komprenis liajn pensojn.
--Sinjoro Mirski, al vi eble ne estas agrabla cxio cxi tio, kio
okazis hodiaux? Vi ne dezirus min akompani gxis la domo.
--Kiel vi vidas--mi faras la kontrauxon, li eldiris rapide
kaj eksilentis.
Ili atingis la domon de Nevena.
La servistino malfermis al ili la pordon kaj, kiam ili eniris
en la salonon, sxi turnis la elektran butonon sur la muro.
Forta, akra lumo lumigis altan, grandan cxambron, en kiu meze
staris Mirski kaj apud li Nevena.
Sxi nevole fiksrigardis lin, kvazaux ne kredante, ke li estas tie
cxi en sxia domo.
Kaj Mirski denove rimarkis, ke sxi nun estas ankoraux pli bela ol
antauxe.
"Dio mia! ... cxu tian sorton sxi meritis?"
Sed cxirkauxrigardante sxian ornamitan salonon--lia koro denove
kuntirigxis.
La salono estis trosxargxita de multekostaj remburitaj mebloj:
segxoj, kanapoj, tabloj kaj tabletoj, vazoj kaj vazetoj, sur la
muroj bildoj, portretoj ... kaj sennombraj multekostaj nebezonaj
bagatelajxoj. Cxio estis droninta en floroj kaj parfumo ...
"De kie sxi povas havi cxion cxi tion ... sxi, filino de malricxaj
gepatroj?"
Jxetante rigardon cxirkaux si--sxajnis al li, ke tiuj cxi objektoj
ne estas mebloj ... ne estas ordinaraj hejmaj objektoj, sed
ili estas pecetoj de Nevena, pecetoj de sxia korpo ... ke cxio
tie cxi, ecx la plej senkulpa tintilo--estas mona signo--valoro
de sxiaj karesoj.
--Sidigxu! ... kial vi ne sidigxas, sinjoro Mirski, diris delikate
Nevena. Vi ne povas pr
|