FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41  
42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   >>  
iuj cxirkauxantoj detrui sxian virgan mondon, kaj la malklerecon de l'amo anstatauxigi per la subtilaj konoj de l'malcxasteco--de tiu malcxasteco, kiun ni samtempe sercxas kaj malestimas. Kaj en cxi tiu minuto li tiel kompatis Nevena'n, ke li preferis sxin forporti de cxi tie, diri al sxi, ke li denove sxin amas, nur, ke sxi denove farigxu la iama Nevena, tiu Nevena, kiu estis kapabla lin vangofrapi pro unu senkulpa manetendo. Sed rigardante sxin nun, auxskultante sxian vocxon, vidante sxiajn gestojn--li certigxis, ke tiu Nevena estis mortinta por cxiam kiel por li tiel por si. De la cxasta infano ne restis ecx ombro. Ecx sxajnis al li nun, ke sxi plisagxigxis ... Sxia interparolo farigxis kuragxa--la respondoj trafaj, spritaj. Sxi lernis moki, povosciis tuj ekrigardi en la fremdan animon, divenadis la sekretajn pensojn de siaj adorantoj ... kaj majstre ilin metadis en iliajn lokojn, kiam ili trouzis aux ne placxis al sxi. Sed en tiu cxi sagxo Mirski trovis nenion konsolan. Sxajnas, ke tio cxi estis sagxo de iu komercisto, deziranta pli kare vendi sian komercajxon en la bazaro. Post nelonge Mirski atente haltigis siajn okulojn sur sxi. Sxia vizagxo estis ekscitita ... sxiaj okuloj brulis, kaj Mirski nevole konfesis, ke neniam dum sia vivo li vidis tian belulinon. "Dio mia, li tramurmuretis--kial sxi ne estas tiel pura, kiel sxi estas bela?" ... Sxia maneto tenis la maldikan glason da biero, kaj sxi, turninte sin al Mirski, diris al li: --Cxu vi scias? mi decidigxis cxi tiun vesperon min ebriigi ... sed, vi scias, tiel bone ebriigxi, kiel iu viro, volanta sufoki en sia animo iun malnoblajxon ... --Kial do tiaj fantaziajxoj? --Tio cxi ne estas fantaziajxoj ... Mi preferas forgesi hodiaux cxion ... forgesi, ke mi naskigxis en tiu cxi mondo ... forgesi, ke mi iam sidis kun vi cxe ni en la salono ... ke mi skribis al vi leterojn ... ke mi vin renkontis denove ... cxion ... cxion forgesi, ecx min, ecx vin. --Tiam plej bone estas, ke mi foriru de cxi tie? ... --Ho! ne ... Neniamaniere ... tio ne helpos al mi. Kontrauxe, mi tiam ebriigxos ankoraux pli multe. Mi ploros tiam ... batos ... mordos ... he, al cxiuj cxi tiuj mi elgratos la okulojn. Vi ne foriros, cxu vi auxdas? Sidigxu pli proksime de mi ... ankoraux. Cxu vi auxdas, Mirski! Se vi foriros, mi jxetos min sub la tramveturilon ... Kial vi rigardas min tiel? Mi estas kapabla pri tio ... mi volas, ke vi rakontu al mi denove pri tiu vespero
PREV.   NEXT  
|<   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41  
42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   >>  



Top keywords:

Mirski

 

Nevena

 

denove

 

forgesi

 

fantaziajxoj

 

kapabla

 

auxdas

 

foriros

 

ankoraux

 

okulojn


malcxasteco

 

subtilaj

 

ebriigxi

 

volanta

 

ebriigi

 

vesperon

 

sufoki

 

anstatauxigi

 
preferas
 

malnoblajxon


decidigxis

 
maneto
 

maldikan

 

glason

 

tramurmuretis

 

sercxas

 

belulinon

 

samtempe

 

turninte

 
malklerecon

detrui
 

cxirkauxantoj

 

elgratos

 

mordos

 
Sidigxu
 
proksime
 
rakontu
 

vespero

 
rigardas
 

tramveturilon


jxetos

 

ploros

 

salono

 

skribis

 

leterojn

 

naskigxis

 

mondon

 

renkontis

 

helpos

 

Kontrauxe