FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47  
48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   >>  
de longe ... Nur pri unu afero mi vin petas, sinjoro Mirski, ne foriru ... ne, ne malestimu min ... nur vi ne malestimu min. La tuta mondo rezignu je mi, gxi jxetu koton en mian vizagxon, mi ne timas cxi tiun malhonoron ... Mi ne hontas ilin ... neniun. Mi hontas nur vian malestimon ... gxin mi ne povas toleri. Kaj mi nenion ... nenion volas de vi ... Nur permesu al mi kiel iun tempon, tiam, sidigxi apud viaj piedoj kaj meti la kapon sur viajn genuojn. Mirski! Nikcxjo! ... Karulo ... sxi tramurmuris ... kaj sxi falis antaux li genuflekse. Rememoru, ke ankaux ci amis min iam, ke mi estis al ci kara, karega ... ke ci intencis farigi min cia edzino ... cia gxis la tombo por cxiam. Mirski frostotremis. --Pardonu min! pardonu min, karulo, mi scias, ke al ci ne estas agrable rememorigi tion nun ... ke ci rugxigxas nun pro tio. Pardonu min, mi silentos ... mi mem cxesis kredi, ke ankaux mi estis pura iam. Kelkafoje sxajnas al mi, ke mi naskigxis en iu bierujo. Ofte la teruro min kaptas ... mi nauxzas de mi mem, rememorante, ke ankaux mi estis senkulpa kiel la aliaj. Sed cxu mi estas kulpa, Nikcxjo, ke en tiu cxi mondo oni ... la virino dufoje ne povas esti honesta. Sed cxu vere cxio estas finita por mi en tiu cxi mondo? Cxu tiu cxi, kiu ne povas esti cia edzino ... cxu sxi ne povas farigxi cia amatino? ... amatino, sed cia ... nur cia, tage, hore, momente ... Ne forlasu min, Nikcxjo, permesu ankaux al mi almenaux unufoje en la vivo, ke mi mem min donu. Min tedis vendigxadi. Nikcxjo ... karulo, kial ci silentas? Al ci estas abomene min rigardi? Ci malestimas min, sed prenu min, Nikcxjo, kiel min prenas aliaj ... Pagu al mi fine ... Mirski tuta estis en fajro. Liaj okuloj brilis--la lipoj nerve tremis, kaj la cerbo dauxrigis ripetadi la samon. Li sentis nun, ke antaux li staras fantomo de lia iama Nevena, tiu Nevena, pentanta pri sia malsagxajxo en la salono ... Nevena kiu ekkomprenis la vivon, sed ho ve, tre malfrue! ... kaj tre multekoste. Li auxdis en sxia vocxo sonojn de la antauxa Nevena, sed la pasia kaj bela vizagxo ... sxia mirinda talio de formigxinta virino ... formigxinta ne de amo, sed nur de gxuoj, malheligadis la puran figuron de l'amata Nevena. Kaj li nevole pensis, ke sur la sama loko jam hieraux, poveble, staris surgenue anstataux li iu alia, kaj sxi senzorge sin fordonadis al liaj karesoj. Kaj en cxi tiu minuto li komprenis nur unu aferon, ke se sxi senhonte, cinike sin proponus al li, li,
PREV.   NEXT  
|<   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47  
48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   >>  



Top keywords:

Nikcxjo

 

Nevena

 

ankaux

 

Mirski

 

formigxinta

 

karulo

 

Pardonu

 

edzino

 

antaux

 

permesu


hontas

 

malestimu

 

nenion

 

virino

 

amatino

 

sentis

 

vendigxadi

 

pentanta

 
silentas
 

fantomo


staras

 
okuloj
 

brilis

 

prenas

 

dauxrigis

 

ripetadi

 

abomene

 

rigardi

 

malestimas

 
tremis

poveble
 

staris

 

surgenue

 

anstataux

 
hieraux
 
nevole
 
pensis
 

senzorge

 
senhonte
 

cinike


proponus

 

aferon

 

komprenis

 

fordonadis

 

karesoj

 

minuto

 

malfrue

 

multekoste

 

auxdis

 

unufoje