FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   >>  
i enhava ol la nia. Se mi estus Napoleono, mi neniigus la malgrandajn urbojn kaj vilagxojn. Ne estas tiom terura la malsato, la mizero, terura la soleco tie cxi ... tiu cxi gxismorta izoleco de cxio. Ni, cxi tie, ne pri vagonaro, sed pri fiakro gxojas kiel infanoj. Ni malkutimis je poezio, muziko, kantoj. Ni forgesis virinajn karesojn. Vilagxanino kelkafoje nin allogas pli, ol vin viaj dekoltitaj belulinoj en la baloj. Ni atrofigxiis cxi tie kaj similas je mumioj, nur ke ni ankoraux spiras, pensas kaj sentas, gxis kiom al ni permesas la budgxeto kaj la ministerio. Irmov lin auxskultis kaj plene komprenis lian humoron. Kaj en la profundo de sia animo li estis kontenta, ke la sorto ne destinis al li tian parton. Li neniam pacigxus kun tio. "Malfelicxuloj!" li pripensis kaj ne trovis bezone ecx lin konsoli. Marsxante tra la urbo, ili pasis preter alta, duetagxa domo kun vendejo malsupre kaj vasta korto malantauxe. Sur la supra etagxo estis balkono. --Al kiu apartenas tiu cxi domo? demandis Irmov. --Al ricxa maljunulo, sed nun cxio estas en la manoj de lia bofilo Linovski. Versxajne vi ne konas lin, la tutan regionon li tenas en sia posxo. Post nelonge li estos deputito, kaj delonge li devus esti pendigita. --Linovski! ... mi konis tian homon iam. En Francio li studis legxosciencon, poste li havis disputon kun la jugxejoj pro falsigo de diplomo. --Tio cxi estas malnova historio. Nun li falsigas ankaux la patrinan lakton de siaj infanoj, sed la legxo ne tusxas lin. --Do, li estas la sama Linovski? --Devas esti la sama, cxu povas ekzisti alia Linovski, li estas unu en tuta Bulgario. Se vi nur vidus lin ... nenion li timas, nenion li konfesas. Post momento ili disigxis kaj Irmov iris en la restoracion. Apud la tablo, cxe kiu li tagmangxis, sidis tuta kompanio de geviroj. Lia mangxilaro estis sialoke, sed, por pasi, li devis maltrankviligi iujn el ili. --Pardon! ... gxentile diris li. La kompanio komencis senkulpigxi, ke gxi estas okupinta lian tablon. --Estas nenio ... estas nenio. Mi petas vin, al mi estas agrable ... Post kvin minutoj li konatigxis kun cxiuj. --D-ro Ivanov! ... --Membro de la tribunalo Rankov ... --Instruisto Markov ... --Kapitano Sxevronov ... --Sinjorino tia ... k. t. p. Post iom, eksciinte, ke Irmov morgaux forveturos al iu vilagxo--ili decidis iri tien gaste cxe la landlima kapitano. --Ni prenos mangxajxon kaj trinkajxon ... --Gxuste la noktoj estas
PREV.   NEXT  
|<   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   >>  



Top keywords:

Linovski

 

nenion

 

infanoj

 
terura
 
kompanio
 

geviroj

 

konfesas

 

disigxis

 
momento
 

restoracion


tagmangxis
 

jugxejoj

 

falsigo

 

diplomo

 

malnova

 

disputon

 

Francio

 

studis

 
legxosciencon
 

historio


ekzisti

 

tusxas

 

ankaux

 

falsigas

 

patrinan

 

lakton

 

Bulgario

 

morgaux

 

eksciinte

 

Sinjorino


Instruisto

 

Rankov

 
Markov
 

Kapitano

 

Sxevronov

 

forveturos

 

mangxajxon

 
prenos
 
trinkajxon
 

Gxuste


noktoj

 
kapitano
 

landlima

 

decidis

 
vilagxo
 
tribunalo
 

Membro

 

gxentile

 

Pardon

 

senkulpigxi