FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43  
44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   >>  
Sxi vidis la tutan kompanion, la tablon kun biero, la mangxajxojn ... sxi komencis rekonadi cxiujn siajn adorantojn unu post la alia kaj samtempe vidis kaj sentis apud si Mirski'n. Sxia brusto ekmovigxis, io malsaneca eltirigxis el gxi, iom post iom gxi premis sxian gorgxon ... kuntiris gxin ... kaj sxi, forte ploregante, enigis sian vizagxon en la kanapon. --Sinjoroj, diris Mirski, vi senkulpigos min, sed mi opinias, ke estos plej bone, se vi iomete foriros de cxi tie. En certaj minutoj via cxeesto kauxzas al sxi suferon. Iuj ekmurmuris, aliaj indignis. --Kaj kial do? --Kia vi ja estas tie cxi? --Videble, li estas prava. --Jes ... jes ... ili foriru ... cxiuj foriru ... gxis la lasta, kriis Nevena, kaptante la manon de Mirski. Restinte solaj, Mirski sidigxis apud sxi. Deflanke li aspektis kiel kuracisto klinita super la kusxejo de sia paciento, al kiu oni jam per nenio povas helpi. Li vidis la tutan teruron de sxia sorto kaj sentis, ke li ne povus, ne entreprenus savi sxin. Rigardante sxian belan talion, la dolcxan vizagxeton, li klare komprenadis, ke cxio cxi tio estis destinata kiel momentaj amuzigxoj de l'homo. Cxiu rajtas gxui tiun belan korpon ... cxiu povas gxin acxeti ... kaj sxi neniam kaj per nenio povos gxin reacxeti de l'mondo. Nek la pento, nek la pardono restarigus sxiajn rajtojn super sxi mem. Iutempe Nevena malfermis siajn okulojn, haltigis sian rigardon sur Mirski kaj nerve alpremis lian manon al sia brusto. --Mi vin petas, sinjoro Mirski, ne foriru ... al mi estas malvarme. Mirski starigxis, fermis la fenestron, kovris sxin per sia supra vesto kaj denove sidigxis apud sxi. --Cxu vi scias, ekparolis li al sxi kaj volis diri "Nevena", sed li englutis la vorton ... vi faros plej bone, se vi iom dormos. --Ne ... ne ... mi ne volas dormi ... al mi ne estas malbone. Vi pensas, ke tio cxi estas de la biero, ke mi estas ebria ... ne ... mi estas trinkinta ecx pli multe alifoje. Al mi farigxis malbone de alia afero ... de nia renkontigxo ... de tio, kion vi diris al mi ... de la letero. Mi rememoris bone nun, ke mi skribis al vi tian leteron kaj mi hontas ... mi hontas ne antaux mi mem, sed antaux vi. Al mi estas malagrablaj cxiuj tiuj homoj, kiuj estis tie cxi kun ni. Mi vin petas, ne enlasu ilin plu cxi tien, mi ne volas ilin vidi, se ili eniros, mi faros skandalon. Li ekrigardis sxin rekte en la okulojn. --Kaj kion vi sercxas en tiu kompanio? demandis li presk
PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43  
44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   >>  



Top keywords:

Mirski

 

Nevena

 

foriru

 

malbone

 

antaux

 

hontas

 

okulojn

 

sidigxis

 

brusto

 

sentis


fermis

 

fenestron

 

kovris

 

starigxis

 

sinjoro

 

cxiujn

 

rekonadi

 

malvarme

 
englutis
 

ekparolis


denove

 
kompanio
 

restarigus

 

sxiajn

 

rajtojn

 

pardono

 

Iutempe

 

alpremis

 

rigardon

 
haltigis

malfermis
 

adorantojn

 

demandis

 

vorton

 
komencis
 
leteron
 
kompanion
 

skandalon

 
skribis
 

tablon


letero

 

rememoris

 

malagrablaj

 

enlasu

 

eniros

 

renkontigxo

 

pensas

 

reacxeti

 

dormos

 

mangxajxojn