FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   >>  
nton li haltis, versxis vinon en sian glason, eltrinkis gxin, visxis siajn lipojn kaj ankoraux pli nerve dauxrigis. --Kvazaux nun mi gxin memoras, tri tagojn mi estis mangxinta nenion--kaj tiam unuafoje venis al mi la ideo, kvankam mi studis la juron, ke ne estas justeco en tiu cxi mondo. Kien mi ne vagis en Euxropo por sercxi panon kaj laboron, mi apenaux subtenis min. Kaj iun belan tagon, ecx sen plej malgranda riprocxo de l'konscienco, mi fabrikis mian diplomon. Kaj, prave diri al vi, mi pli meritis gxin ol multaj aliaj. Ankaux nun cxiujn miajn procesojn mi mem gvidas, speson mi ne donas al advokatoj; kaj miaj procesoj estas cxiuj cxarlatanaj de ambaux flankoj, mi ruinigis la plej famajn friponojn tie cxi. Pasante tra la stratoj, ne estas homo, kiu ne tremu pro mi. Al cxiuj mi enigxis en la cerbo, la animo kaj la posxo, kaj mi dormas trankvile kiel novenaskita infano. Mi suferas nek sendormon, ne perdas ecx apetiton. Kial vi rigardas min tiel, Irmov? Vi miras, ne kredas? Vi pensas, ke mi sxercas, ke mi afektas, ke pro ebrieco mi parolas tiel? Vere, la vino malligis mian langon, sed mi ankaux en sobra stato cxiam tiel pensas. Mirinda homo vi estas! Kial vi fiksis la okulojn sur min kaj min rigardas, kvazaux vi supreniris la Eiffel-turon? Ne estas vi por tie ... ne estas: tre facile senkonsciigxas via cerbo, vi falos. Kaj vane vi imagas, ke vi estas iaj elektitoj en tiu cxi mondo, ke vi estas naskitaj speciale por gxin ordigi. Vana babilo ... Ne estas tiel, Irmov! Kaj ne nur vi: nek Ibsen, nek Tolstoj sxangxos la mondon--mi sxangxos Bulgarion kaj tiaj kiel mi, cxar mi estas forto, auxtoritato ... kaj mi dispremos cxion, kio aperos antaux mi. Mi estas nun inter porkoj--morgaux vi vidos min en la parlamento. Legxojn mi kreos kaj vi obeos min, kaj ne mi vin. Vi ja dauxrigu skribi viajn dramojn, se vi ne havas alian laboron. Liaj okuloj brulis. Lia vizagxo malheligxadis. Malbonsigna fajro erarvagis en liaj rigardoj, kvazaux li denove travivis cxiujn siajn suferojn kaj iun minacis pro ili. Al Irmov farigxis cxio tie cxi malplacxa: kaj Linovski, kaj tiu cxi meblaro, kaj tiu cxi vespermangxo. Al li komencis nauxzi, kvazaux li mangxis ion malbonan, nesanan. Kaj li sentis senfinan deziron pli baldaux foriri de cxi tie. --He, tempo estas jam, Linovski! li diris kontrauxvole ridetanta, starigxinte de la segxo. Linovski rekonsciigxis. --Kion? Cxu vi foriros? Mi tedis al vi, ofendis ... vi ekhontas pro mi, cxu ne? vi
PREV.   NEXT  
|<   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   >>  



Top keywords:

Linovski

 

kvazaux

 

cxiujn

 

rigardas

 

laboron

 

sxangxos

 

pensas

 

antaux

 

aperos

 

facile


porkoj

 

morgaux

 

Legxojn

 

parlamento

 

dispremos

 

supreniris

 

Eiffel

 

Tolstoj

 
naskitaj
 

elektitoj


mondon

 
speciale
 

ordigi

 

imagas

 

senkonsciigxas

 

babilo

 

Bulgarion

 

auxtoritato

 

baldaux

 
deziron

foriri
 

senfinan

 

sentis

 

mangxis

 
nauxzi
 
malbonan
 
nesanan
 

foriros

 
ofendis
 

ekhontas


ridetanta

 

kontrauxvole

 

starigxinte

 

rekonsciigxis

 

komencis

 

vespermangxo

 

brulis

 

vizagxo

 

malheligxadis

 

Malbonsigna