FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59  
60   61   62   >>  
stas kreitaj unu por la alia ... "... Tiom da tempo mi vivas kun sxi, sed cxu ni scias, kion malamas aux amas la alia? kaj cxu ni klopodas ekscii tion? "Ni klopodas, gxis kiom tio estas ebla, ke la alia plenumadu niajn dezirojn kaj nur tiom ... "Jes, sxi scias ekzemple, ke mi amas teon kun iom da sukero, ke mi ne amas petroselon kun viandbuletoj, sed cxu sxi komprenis, ke al mi estas malagrabla sxia plej delikata kareso, kiam mi laboras? Kaj des pli terure estas, ke sxi konscias tion kaj penas fari, ke pro unu sxia rigardo, pro unu sxia kiso mi forlasu cxion. Kaj kiu virino ne dezirus tion? "... Kial iafoje ni konscie mensogas unu la alian? Kial en minutoj de amekstazo ni mensogas plej malmodeste, ke ni ne povas vivi unu sen la alia, kaj poste ni tenkaptas nin je tiuj konfesoj, kiel iu procentegisto je la kambio subskribita dum malsobreco? Kaj mi ofte estas dirinta al Nevena, ke se sxi mortos, mia vivo perdos cxian sencon, farigxos sencela. Cxu povas esti pli malmodesta mensogo ol tiu cxi! Kiaj malsagxaj infanoj ni estas, parolante tion kaj kredante, ke gxi estas sincera. Mi sentas per mia tuta cerbo kaj koro, ne mensogante nun min mem, ke se morgaux Nevena mortos, ecx ne unu blanka haro estos aldonita al miaj haroj. Sendube, mi estos frapita, la cxeesto de mortinto en la domo min konsternos kaj mi aspektos kiel homo treege suferanta ... Min ekpremos dum kelkaj tagoj la morto kun sia nedivenita majesto. Mi frostotremos, vidinte ke la esencajxo, kiun mi tenis en miaj brakoj, farigxis senviva kadavro, pli malhela ol la kadavro de bucxita besto. Min terurigos la penso, ke sxia bela talio, de kies aromo mi ebriigxadis, malbonodoros ... "La tomba veturilo, la funebra oficiala publiko, la tombejo, cxio cxi tio efikos sur miaj nervoj ... Plimalpli ni sentas tion ankaux dum fremdaj enterigoj. Sed diri nun sola al mi mem, ke post sxia morto cxio estas finita por mi--neniam! Mi ecx, eble, ploros, ne edzigxos, sed ecx ne unu peceton sxi forprenos de mia koro per sia malapero ... sed kial en tia okazo ni kiel infanoj amuzigxas? Kial iuj kredas tion? Kiel ekterurigxus mia Nevena, se sxi tralegus tiujn cxi liniojn, sxi, kiu imagas al si, ke post sxia morto--mi tuj pafmortigos min sur sxia kadavro. "Sxi postulis sincerecon! Cxu sxi ekdezirus, ke mi estu iom malkasxa je tiu temo? "Nu diru al mi sincere, kiom da viroj kaj virinoj ni ekkonus, ke ili kompatas la mortintojn, se ne estus funebro? "Kaj al mi sxajnas, ke mi
PREV.   NEXT  
|<   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59  
60   61   62   >>  



Top keywords:

kadavro

 

Nevena

 

infanoj

 

mortos

 

mensogas

 

klopodas

 

sentas

 

majesto

 

ebriigxadis

 

funebra


suferanta

 

malbonodoros

 

ekpremos

 

veturilo

 

nedivenita

 

kelkaj

 

brakoj

 

bucxita

 
malhela
 

oficiala


farigxis

 
senviva
 

vidinte

 

frostotremos

 

esencajxo

 

terurigos

 

finita

 

sincerecon

 

postulis

 
ekdezirus

malkasxa
 

pafmortigos

 

liniojn

 

imagas

 
mortintojn
 
kompatas
 
funebro
 

sxajnas

 
ekkonus
 

sincere


virinoj

 

tralegus

 

ekterurigxus

 

treege

 

neniam

 

enterigoj

 

fremdaj

 

efikos

 

tombejo

 

nervoj