vin. Li mem metis vin en pensionon, por ke ne difektigxu la
stomaketo de la knabeto, dum mi, kvazaux kiam mi naskigxis, mi eliris
nuda sur la straton kaj gxis mia dekjara agxo mi vagis sur la vojo,
servis en gastejoj, drinkejoj, razejoj. Trovigxis poste iu pli prudenta
stultulo, akcepti min por nutri min kaj sendi min en la gimnazion.
Mirinde bela estis la vivo cxe li! neniam gxis tiam mi mangxis cxiutage.
Vere, la scienco marsxis malforte, sed mi pasigis kvin klasojn. Poste mi
malpacigxis kun mia bonfaranto, kaj cxu vi scias kial? Li kulpigis min,
la malbenito, ke mi forsxtelis la orajn ornammonerojn de lia edzino.
Mi ne estas de la speco de l'kasxemuloj ... La tutan regionon mi nun
senhauxtigis, la infanon de patrina brusto mi forsxiros, se mi havas
ekzekutpermesilon. Mi venenas la tutan distrikton per falsigita
vino, miajn servistojn mi nutras per putra sekviando. Mi estas
fripono, azeno, porko--pli granda ol tiu, kiun vi vidis en mia gastejo,
sed la ornammonerojn ne estis forsxtelinta mi. Kaj ne ke mi ne bezonis
monon, kaj ne ke mi ne sciis kie ili trovigxas ... ne, sed tiam mi estis
bruto kiel vi ... principojn mi ankoraux havis: ke la sxtelo estas
krimo, kaj sin fleksi pro malsato estas heroajxo. Mi lin forlasis,
komencis la oficistecon--farigxis skribisto. En nia tempo la skribistojn
oni rigardis kiel vin la verkistojn nun, nur ke oni pagis al ili. Post
du jaroj mi jam havis laksxuojn kaj bastoneton--kaj ecx monon mi estis
metinta flanken. Pli poste mi decidis laux la konsiloj de kelkaj
kamaradoj en la gimnazio forveturi por studi la juron. Tiam oni
akceptadis ankoraux cxiun ajn. Mi forveturis, enskribigxis, studis jaron
kaj duonon. Restis al mi ankoraux tiom--la monon mi elmangxis gxis
centimo. Vi, kiuj restis en Okcidento kvin gxis dek jaroj, kaj
cxiumonate la posxtoficisto alportadis al vi la bluetajn mandatojn[7],
cxu vi havas ideon, kio estas resti sen speso--al la tuta mondo skribi
kaj ne havi kiu sendu al vi centimon? Vi tiam malestimis min, ke mi ne
havas monon por tabakon acxeti al mi, nun oni mangxas mian kapon, ke mi
havas multe da mono--ke mi povas cxiujn acxeti. Samtempe ili mangxas
mian kapon--samtempe ili envias. Ankaux vi envias min--sed vi diros, kun
malnoblajxo mi gxin gajnis ... ankaux tiel gxi estu. Cxu vi scias, kio
estas malnoblajxo? Ne, vi ne scias--ankaux gxi estas talento, ennaskita
en la homo, kiel via talento. Unu naskigxas talenta verkisto--alia
talenta fripono. Cxu vi komprenis?
Mome
|