ezenti al vi kiel felicxa mi estas hodiaux! ...
Neniam ... neniam mi revenis tiel hejmen.
Mirski sidigxis.
--Mi pensas, sinjorino, ke vi faros plej bone nun, se vi
kusxigxos. Vi estas tiel pala! ...
--Ho, mi neniel estas dormema ... ne estas al mi malbone ... male,
tiel bone estas al mi ... mi ne povas ecx dormeti nun.
Kaj sxi demetis sian cxapelon, metis gxin sur la marmoran tableton
apud la spegulo, jxetis kelkajn rigardojn al li, per rapida movo de
l'mano regxustigis siajn harojn kaj sidigxis kontraux Mirski.
--Sinjoro Mirski, mi ne deziras, ke vi estu malgaja ... Cxu vi
auxdas? Mia koro turnigxas vidante vin tia, cxar sxajnas al mi,
ke vi hontas pri mi, ke ne estas al vi agrable sidi cxe mi.
--Kiu diris al vi tion? ekparolis Mirski, tute ne ... kaj sentis,
ke li mensogas.
--Ne sxajnigu vin ... via vizagxo vin perfidas. Vi ne povas mensogi
al mi nun. Mi ne plu estas tiu deksepjara infaneto, kiu nenion
komprenis en la mondo. Mi scias cxion ... cxion mi scias. Mi scias,
ke en tiu cxi minuto vi rapidas foriri, morgaux al neniu vi diros, ke
vi estis tie cxi, kaj alifoje vi ne envenos en tiun cxi domon ... cxu
ne? Diru al mi la veron ...
Mirski ne volis tiel kruele sxin ofendi.
--Vi rigardas hodiaux tra specialaj okulvitroj cxion, diris li, cxi
tio tute ne estas en mia kapo. Mi pensas jxus, ke la mondo estas
abomeninde arangxita kaj ke ni, la homoj--cxiuj estas senfortaj
infanoj en gxi.
--Kial vi parolas tiel? Cxu vere estas, ke la felicxo en la vivo ne
ripetigxas? Cxu tio cxi estas ebla? Kaj cxu gxi dauxras nur momenton
kaj nur tiam, kiam oni ne komprenas gxin, kiam oni estas malsagxa
infano?
--Jes! ... tiu felicxo ne ripetigxas! ...
--Dio mia! ... sed tio cxi estas terura! ... Kial en tia okazo kune kun
gxi ne malaperas ankaux la revo pri cxi tio? Ne ... ne ... vi
trograndigas. Kaj kia estas gxi, la felicxo, ke gxi ne ripetigxas?
Cxu gxi ne dependas de ni? Kio mankas poste al homo, ke li ne povas
gxin renovigi?
--La felicxo ... devas esti ... pura ... cxu vi auxdas? Pura kiel la
songxo de infano, kaj ni ambaux estas malpurigitaj de l'vivo.
--Sed cxu do oni povas cxesi ami? Cxu vere, cxio mortas en ni? Ne ...
ne ... tio cxi estas neebla ... tio cxi estas mensogo. Cxu vi scias,
ke hodiaux, kiam mi vidis vin, en mia animo frostotremis io nova, ne
... ecx ne nova, sed io malnova--malnova, kion mi travivadis iam. Cxu
vi scias, ke hodiaux mi kapablas plori, plori kiel infano, kaj mi ne
ploris
|