FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   >>  
revas. --Ni revenu tiam en primitivan staton? --Kial ni revenos, kvazaux ni ne estas en gxi nun! ... Auxskultu, Irmov, ni ne interkomprenos nin unu la alian, ni estas kreitaj de malsama koto. Vi ne estas de la "nuna mondo", kaj mi estas nur bulgaro de la kapo gxis la kalkanoj kun granda ventro en la mezo. Per gxi mi spiras, sentas, vivas kaj mi scias, ke iun tagon la infanoj min benos. Vi diros: mi estas ricxa, ili estas garantiitaj ... Kial vi ilin edukas tiel? Ne estas tiel, kara mia! Nenio estas certa en tiu cxi mondo. Jen, vi timas nenion--vian cerbon neniu povas sekestri, kaj la plej solidaj konstruajxoj malaperas "kiel fumo", kiam aperas la polickomisario. Vi ne timas lin, sed demandu la tutan regionon, kio estas pli timiga: la hxolero aux li? Morgaux mi fermu miajn okulojn, cxio povos renversigxi. Aperos parencoj, zorgantoj ... advokatoj, jugxejoj ... kaj tiujn cxi aferojn ni konas tre bone. Jen kial mi ilin instruas jam nun scipovi montri la dentojn. Ne forgesu, ke ni vivas en Bulgario. Sed suficxas tiom ... nun ni vespermangxu, kaj _en attendant_ ni glutu po unu--cxu vi trinkos konjakon aux prunbrandon? --Al mi estas egale ... Linovski plenigis la glasojn. --Je via sano ... kaj jen ankaux almangxajxo, ne gxenu vin, mi tre gxojas, ke ni vidis nin. Mi scias, mi scias ... ne pravigu vin, al vi estas iom malagrabla tiu cxi renkonto. Sed mi ne koleras al vi, la mondo ja estas tia. Cxiu havas la sian. Vi miras pri mi--mi pri vi. Pli bone estas neniu pri neniu miru. Nenio estas mirinda en tiu cxi mondo, kiam gxi okazas. Kion vi rigardas tien en la salono? La pianon? ... Cxu vi opinias, ke hejme, estante piano, estas ankaux pianisto ... ne ekzistas tiajxo. Vi demandos, kial mi gxin acxetis? por la edzino, la infanoj?--Vana babilo! ... He tiel, mi gxin acxetis ... pro plezuro: la tuta regiono scias, ke nur cxe mi estas piano. Tiumomente en la cxambron eniris alta, juna, bela virino. Linovski sxin prezentis al Irmov. "Kia belulino" nevole ekpensis Irmov kaj, ne volante, jxetis rigardon al Linovski. Linovski sciis, ke lia edzino impresos kaj memkontente ridetis. Liaj okuloj parolis al Irmov: "kiel vi vidas, ankaux cxi tion en la vivo ni elektis, kiel decas." La vespermangxo komencigxis. Ili mangxis, trinkis kaj al la fino de l'vespermangxo Linovski estis jam duonebria. Li komencis ecx insulti, ne atentante, ke lia edzino estas tie. En la najbara cxambro auxdigxis vocxo de infano kaj la sinjorino eliris e
PREV.   NEXT  
|<   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   >>  



Top keywords:

Linovski

 

ankaux

 

edzino

 

infanoj

 

vespermangxo

 

acxetis

 

tiajxo

 

babilo

 

plezuro

 

pianisto


ekzistas

 

demandos

 

estante

 

rigardas

 

koleras

 

renkonto

 

malagrabla

 

gxojas

 
pravigu
 

salono


pianon

 
okazas
 

mirinda

 

opinias

 

volante

 

duonebria

 

komencis

 

trinkis

 

elektis

 
komencigxis

mangxis
 

insulti

 

infano

 

sinjorino

 
eliris
 
auxdigxis
 
cxambro
 

atentante

 
najbara
 

virino


prezentis

 

Tiumomente

 

cxambron

 

eniris

 

belulino

 

nevole

 

ridetis

 

okuloj

 

parolis

 

memkontente