FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34  
35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   >>   >|  
cxi, li perdis sxin, por cxiam. Lia animo sxirigxis de pensoj. Li enviis la mortintojn. Li konsciis, ke pli volonte li pardonus al sxi la perfidon, ol sxi al li tiun cxi scenon. Kaj kun larmoj, li konsciis, ke sxi estas prava. La estinteco. --Kiu estas tiu altkreska sinjorino? demandis Mirski sian kamaradon, montrinte kompanion de viroj kaj virinoj, irantaj antaux ili en la vasta aleo de l'arbokulturejo. --Vi demandas per tia tono, kvazaux vi ne konas sxin. --Jes, sxajnas al mi, ke iam antauxe mi sxin vidis ie ... sed diru al mi, kiu sxi estas? --Por diri la veron, mi ne scias detale sxian biografion. Mi scias nur kelkajn pagxojn, sed ankaux ili ne estas treege interesaj ... --Malgraux tio, diru ilin al mi. --Cxiuj nomas sxin "Nevena", sxian familion mi ne konas, sxi estas eksedzino de kolonelo. Kelkajn monatojn post la edzigxo sxi forkuris de li. Post tio sxin prenis iu ricxulo, kiu asekuris sxin: li acxetis al sxi domon, enportis monon je sxia nomo en la bankon. Poste sxi forlasis lin kaj nun, kiel vi vidas, sxi estas en tiu cxi kompanio. Vi konas tiujn sinjorojn kaj frauxlinojn, vi konas ankaux min. Vi do povas jugxi pri sxia plua kariero. Post nelonge ili atingis la kompanion. Iu sinjoro rakontis ion, kaj Nevena lauxte ridis. Kiam oni prezentis al sxi Mirski'n--sxi nevole malfermis siajn okulojn. --Mirski! ... preskaux elkriis sxi. Li riverencis. --Ah, vi konas vin, diris iu. --Jes ... respondis Mirski. --Ni ecx estas iom eksparencoj, diris Nevena. Ni estis gefiancxoj, iam ... cxu ne, Mirski? Mirski elmurmuris ion. --Aux, eble, tio cxi ofendas vin, sxi aldonis serioze, pardonu en tiu okazo, sed, tamen, tio estas vero. Sinjoro Mirski estas mia eksfiancxo ... mia unua amo, kiel oni diras. --Al vi estas agrable sxerci pri la estinteco, sinjorino. --Mi ne havas estintecon, ridetis Nevena. Sxi sxercis, sed ekpromenante pluen, sxi nevole cxirkauxrigardis, sercxis per siaj okuloj Mirski'n kaj forlogigxis en la estintecon. Sxia gaja humoro malaperis. Sxi enpensigxis, ekinteresigxis pri tiu cxi homo, kiun sxi amis iam kaj kiu povus esti sxia edzo ... kaj nun li estas fremda, kvazaux vere, ili hodiaux interkonatigxis. Sxi sentis, ke al Mirski farigxis malagrable, kiam sxi tiel senceremonie antaux homoj rememorigis al li ilian fiancxigxon. Kiam la kompanio disigxis en la arbareton, Mirski alproksimigxis al Nevena. Li volis paroli kun sxi. --Sinjorino, li diris,
PREV.   NEXT  
|<   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34  
35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   >>   >|  



Top keywords:

Mirski

 

Nevena

 

estintecon

 

kvazaux

 

nevole

 

kompanio

 

ankaux

 

konsciis

 

kompanion

 

estinteco


antaux

 

sinjorino

 

eksparencoj

 

farigxis

 

gefiancxoj

 

respondis

 

malagrable

 

sentis

 
ofendas
 

aldonis


serioze

 
elmurmuris
 

interkonatigxis

 

rememorigis

 

prezentis

 

disigxis

 

fiancxigxon

 

lauxte

 

malfermis

 
arbareton

riverencis
 

pardonu

 

elkriis

 

okulojn

 
preskaux
 
senceremonie
 
alproksimigxis
 

rakontis

 
cxirkauxrigardis
 

sxercis


ekpromenante

 

ekinteresigxis

 

enpensigxis

 

forlogigxis

 

Sinjorino

 

okuloj

 

malaperis

 

sercxis

 

paroli

 

eksfiancxo