FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40  
41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   >>  
-venki ... sukcesi, kaj tiam sxajnis al li tre nature antaux la okuloj de l'edzo, la patro aux la frato sxteliri al la malfortaj kordetoj de iu beleta sinjorino, revanta ekster la edzeco alplenigi la malplenajxojn de l'vivo. Li konkuris al ili: en iuj lokoj li gajnis ... en aliaj perdis aux atendis la vicon. Kaj neniam venis en lian kapon pripensi, ke li aux ili faras ion nebelan. Sed tiun cxi vesperon, cxiuj liaj kamaradoj videtigxis antaux li en sia estanta grandeco ... kvazaux ili formetis siajn maskojn. La besto--la nesatigebla besto, kiu rekonas nek virgecon, nek honton, nek decregulojn, estis klare legebla en iliaj okuloj ... ke li nauxzis de ili. Cxiu el tiuj cxi sinjoroj esperis jam tiun cxi nokton sxin konduki en sian hejmon ... kaj sxi scias tion, kaj tute trankvile sidas, sentante, ke antaux sxia vizagxo ili kalkulas nur unu aferon: "Kiom do sxi kostos?" Kaj tio cxi estas Nevena, la sama Nevena, kiun li amis tiam kaj kies figuro ankoraux estas konservita en lia memoro. Nesciante kial--li sentis en tiuj cxi minutoj, ke ili ofendas ankaux lin per tio. Kaj rimarkinte de ilia flanko iun pli cinikan sxercon, pli malmodestan alparolon al Nevena--li ekvolis kapti la segxon kaj ilin forpeli, cxiujn gxis la lasta de cxi tie kune kun sxi. Lia cerbo komencis pli forte labori ... sed iutempe, atentinte, ke li trinkis kvinan aux sesan bieron, li diris al si mem: "Kial mi tiel ekscitigxas? Tio cxi estas certe de la biero ... cxu tusxas mian aferon cxio cxi tio? ... Kia mi estas por sxi? ... En kio ili estas kulpaj al mi? ... Cxu ankaux mi sur ilia loko ne farus la samon? ... Komedioj! ... sentimentalecoj! ... De kelkaj bieroj mi ekscitigxis." Kaj samtempe li sentis, ke io doloras ... kuntiras lian koron, kaj iu interna vocxo murmuretas al li, ke cxio cxi tio ne devis esti tiel ... ke tio cxi estas terura ... ke, se la vivo estas loterio, hazardo ... kaprico de io nevidebla, nerespondebla, gxi ne havas sencon. Ke estas monstre ... krime disbatigxi tiel la homo kiel iu malkara ludilo en minuto de ebrieco. Ke cxiuj cxi tiuj acxuloj devus genufleksi antaux sxi, se ne pro alia afero, pro sxia beleco, sed genufleksi pregxante, kaj ne etendi siajn malpurajn manojn, plenajn je bankbiletoj. Kaj nevole meze de la fumo de cigaredoj, la odoro de l'biero, sxercaj interparoloj--li vidis antaux si deksepjaran knabinon--preskaux infanon. Kiam la vivo sukcesis malbonigi tiun kreitajxon? Kiel gxojplenaj ja rapidis cx
PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40  
41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   >>  



Top keywords:

antaux

 

Nevena

 

aferon

 

genufleksi

 

okuloj

 

sentis

 

ankaux

 

atentinte

 

kvinan

 

trinkis


sentimentalecoj

 

bieroj

 

ekscitigxis

 

samtempe

 

labori

 

kelkaj

 

iutempe

 

Komedioj

 
kulpaj
 

komencis


tusxas

 
doloras
 

ekscitigxas

 

bieron

 

nerespondebla

 

nevole

 

cigaredoj

 

sxercaj

 

bankbiletoj

 
etendi

pregxante
 

malpurajn

 

manojn

 

plenajn

 
interparoloj
 
kreitajxon
 
gxojplenaj
 

rapidis

 
malbonigi
 

sukcesis


knabinon

 

deksepjaran

 

preskaux

 

infanon

 

beleco

 

hazardo

 

loterio

 

kaprico

 

nevidebla

 

terura