FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52  
53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   >>   >|  
n figuron. Aperis multe da acxetemuloj, por vidi la mantelon, kies neordinara beleco altiris cxies rigardojn; sed neniu similis ecx iomete la nekonaton, kaj neniu volis pagi la altan sumon de ducent zekinoj. Mi ankaux rimarkis, ke cxiu, kiun mi demandis, cxu vere ne trovigxas en Firenzo aliaj similaj manteloj, respondis per ne kaj certigis, ke li neniam vidis laborajxon tiel valoregan kaj delikatan. Fine, cxirkaux vesperigxo, venis junulo, kiu ofte estis cxe mi kaj jam tiun saman tagon, proponis por la mantelo grandan sumon da mono. Jxetante sakon da zekinoj sur la tablon, li ekkriis: "Per Dio, Zaleuxkos, mi nepre devas havi vian mantelon, ecx se mi pro tio ruinigxos": kaj siajn ormonerojn li samtempe komencis kalkuli. Mi estis en granda embaraso. Elpendigante la mantelon, mi havis celon, altiri sur gxin, se eble, la rigardojn de mia nekonato; kaj nun venis tiu juna malsagxulo, por pagi la difinitan prezegon. En tiuj cirkonstancoj, restis al mi nenio alia por fari, krom konsenti pri la negoco. Cetere, logis min la penso, ricevi por mia nokta aventuro tiel belan kompensajxon. La junulo surmetis la mantelon kaj foriris. Sed cxe la sojlo li turnis sin kaj deprenis de la mantelo krocxitan al gxi paperfolieton, kiun li jxetis al mi, dirante: "Jen, Zaleuxkos, io, kio certe ne apartenas al la mantelo." Mi prenis, indiferenta, la bileton; sed ve! jen la vortoj, kiujn mi trovis tie skribitaj: "Alportu la mantelon hodiaux nokte je la konata horo al _Ponte vecchio_: atendas vin kvar cent zekinoj." Mi staris kvazaux fulmofrapita. Tiel do, facilanime, mi ludperdis mian felicxon kaj tute maltrafis mian celon! Sed ne longe dauxris mia meditado. Ekpreninte amase la ducent zekinojn, mi ekkuris post la acxetinto de la mantelo kaj diris al li: "Reprenu viajn zekinojn, amiko mia, kaj redonu al mi la mantelon: mi tute ne povas gxin vendi." Unuamomente li kredis, ke mi parolas nur sxerce; sed, konvinkigxinte, ke mi estas tute serioza, li kolerigxis pro mia postulo kaj nomis min malsagxulo. Fine ni ekbatalis. Dum la bataleto, prosperis al mi desxiregi de li la mantelon; kaj mi jam ekforiris kun mia akiro, kiam la junulo alvokis policanojn kaj trenigis min antaux la tribunalon. La jugxisto, kiun multe mirigis la plendo, aljugxis la mantelon al mia kontrauxulo. Tamen mi proponis al la junulo dudek, kvindek, okdek, ecx cent zekinojn plie ol liaj ducent, se li recedus al mi la mantelon. Kion ne povis fari miaj petoj, tion e
PREV.   NEXT  
|<   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52  
53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   >>   >|  



Top keywords:

mantelon

 

mantelo

 

junulo

 

ducent

 

zekinoj

 

zekinojn

 
Zaleuxkos
 

malsagxulo

 

proponis

 

rigardojn


staris
 

kvazaux

 

atendas

 

vecchio

 

felicxon

 

maltrafis

 

ludperdis

 

facilanime

 
recedus
 

fulmofrapita


indiferenta

 
bileton
 

prenis

 

apartenas

 

vortoj

 
hodiaux
 

konata

 
Alportu
 

trovis

 

skribitaj


dauxris

 

Ekpreninte

 

postulo

 

jugxisto

 

ekbatalis

 

mirigis

 

plendo

 
kontrauxulo
 

aljugxis

 

serioza


kolerigxis
 
tribunalon
 

alvokis

 
policanojn
 
ekforiris
 
bataleto
 

prosperis

 

antaux

 

desxiregi

 

konvinkigxinte