FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49  
50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   >>   >|  
l Franklando al La Porto, mi dungigxis kiel hxirurgo en la sekvantaron de l' ambasadoro, kaj tiel sukcesis reveni Stambulon. Sed mi trovis fermita la domon de mia patro, kaj la mirantaj pro mia reveno najbaroj diris al mi, ke mia patro mortis antaux du monatoj. Tiu pastro, kiu instruis min en mia juneco, alportis al mi la sxlosilon; kaj nun, sola kaj de cxiuj forlasita, mi eniris en la dezertan domon. Mi retrovis cxion en sama stato, kiel mia patro gxin lasis; mankis nur la oro, kiun li promesis konservi por mi. Mi demandis pri tio la pastron, kaj cxi tiu sin klinis kaj diris: "Via patro mortis kiel sankta homo; al la eklezio li testamentis sian oron." Cxi tion mi tute ne povis, kaj ankoraux nun ne povas, kompreni. Sed kion fari? Mi havis neniun, kiu povus atesti kontraux la pastro; kaj vere mi devis min jugxi felicxa pro tio, ke li ne konsideris ankaux la domon kaj la komercajxojn de mia patro kiel testamentajxon. Tio estis la unua malfelicxo, kiu trafis min. Kaj nun venis aliaj, en seninterrompa sinsekvo. Mia famo kuracista tute ne disvastigxis, cxar mi hontis ludi rolon cxarlatanan, kaj mankis al mi en cxiuj okazoj la rekomendo de mia patro, kiu estus prezentinta min al ricxuloj kaj eminentuloj, kiuj jam ne pensis plu pri la malfelicxa Zaleuxkos. Ankaux la komercajxojn de mia patro mi ne povis vendi, cxar jam tuj post lia morto disforigxis lia klientaro, kaj nur iom post iom oni akiras novan. Foje, dum mi malgxoje meditis pri mia situacio, revenis en mian memoron, ke mi jam ofte vidis en Franklando sampatrujanojn, kiuj travojagxadas la landon kaj elmontras siajn vendotajxojn sur la foirejoj de la urboj. Mi rememoris, ke oni volonte acxetas de ili, cxar ili venas el fremdaj landoj, kaj ke tiaj komercistoj povas fari centoblan profiton. Mi tuj prenis decidon. Vendinte mian patran domon, mi donis parton de la tiel enspezita mono al fidinda amiko, por ke li tenu gxin garde, kaj per la cetero mi acxetis objektojn, kiuj en Franklando estas maloftaj, ekzemple, sxalojn, silkajn sxtofojn, kuracajn sxmirajxojn kaj oleojn. Poste, luinte lokon sur sxipo, mi ekvojagxis duafoje Franklandon. Apenaux mi preterveturis la kastelojn de l' bordoj Dardanelaj, denove sxajnis la sorto fari al mi favoran rideton. Nia vojagxo estis mallongedauxra kaj felicxa. Mi trapasis la urbojn kaj urbetojn franklandajn, kaj cxie mi trovis tre acxetemajn klientojn. Mia amiko en Stambulo sendis al mi ree kaj ree novajn provizojn da ven
PREV.   NEXT  
|<   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49  
50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   >>   >|  



Top keywords:

Franklando

 

felicxa

 

komercajxojn

 

mankis

 

trovis

 

mortis

 

pastro

 

Stambulo

 

volonte

 

foirejoj


rememoris

 

sendis

 

acxetas

 

landoj

 

profiton

 

prenis

 

decidon

 

acxetemajn

 
centoblan
 

klientojn


komercistoj

 
fremdaj
 

elmontras

 

malgxoje

 

meditis

 

provizojn

 

akiras

 

situacio

 

novajn

 
travojagxadas

landon
 

Vendinte

 

sampatrujanojn

 

revenis

 
memoron
 
vendotajxojn
 
urbojn
 

duafoje

 
Franklandon
 

Apenaux


ekvojagxis

 

luinte

 

urbetojn

 

preterveturis

 

kastelojn

 

favoran

 

rideton

 

sxajnis

 

denove

 

trapasis