FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48  
49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   >>   >|  
povas en Konstantinopolo ricxigxi. En nian domon venadis multe da Frankoj.[3] Unu el ili konsentigis mian patron, lasi min forvojagxi en lian hejman landon, al la urbo Parizo, kie, li diris, oni povas senkoste kaj plej bone akiri tiuspecajn sciajxojn. Li proponis konduki min tien proprapage, kiam li reiros hejmlanden. Mia patro, kiu ankaux jam faris vojagxojn en sia juneco, akceptis la proponon, kaj la Franko diris al mi, ke mi estu preta ekvojagxi post tri monatoj. Mi estis elekscitita de gxojo pro la espero vidi fremdajn landojn, kaj apenaux mi povis atendi gxis la momento de la ensxipigxo. Jam ordigis la Franko siajn aferojn kaj pretigxis por la vojagxo. En la antauxtago, mia patro kondukis min en sian dormocxambreton. Tie mi vidis belajn vestojn kaj armilojn, kusxantajn sur la tablo. Sed pli ol cxio altiris miajn rigardojn granda amaso da oro, cxar neniam ankoraux mi vidis tian multegon, kolektitan unuloken. Mia patro cxirkauxprenis min kaj diris: "Vidu, filo mia, jen mi havigis al vi vestojn por via vojagxo. Cxi tiuj armiloj estas viaj; ili estas tiuj samaj, kiujn alligis al mi via avo, kiam mi ekforiris fremdlanden. Mi scias, ke vi povas ilin uzi. Tamen, uzu ilin nur en la okazo, se oni atakos vin; kaj tiam ja frapu tutforte. Mia havo ne estas granda. Mi dividis gxin, kiel vi vidas, en tri partojn; unu estas via; unu estu mia vivteno kaj rezervkapitalo; sed la tria devas esti sankta, netusxebla trezoro, kiu servu al vi en horo de urgxega bezono." Tiel parolis mia maljuna patro. Larmoj jxetigxis al liaj okuloj, eble pro ia antauxsento, cxar de post tiu tago mi neniam revidis lin plu. La vojagxo plenumigxis sen ia malfelicxo. Baldaux ni alvenis Franklandon; kaj, post plua sestaga vojiro, ni atingis la grandan urbon Parizon. Cxi tie mia franka amiko luis por mi cxambron, kaj konsilis al mi, elspezi sagxe mian monon, kiu sumigxis je du mil taleroj. En tiu urbo mi vivis tri jarojn, kaj cxion ellernis, kion bona kuracisto devas scii. Sed mensoge mi parolus, se mi dirus, ke mi estis tie felicxa, cxar tute ne placxis al mi la moroj de tiu popolo, kaj, plie, mi havis cxe ili nur malmulte da bonaj amikoj; tamen cxi tiuj estis ja noblaj junuloj. Pli kaj pli potence regis min la deziro revidi mian patrujon. Dum la tuta tempo de mia foresto mi auxdis nenion pri mia patro. Tial, kiam prezentigxis favora okazo por reiri hejmen, mi tuj profitis gxin. Sciigxinte, ke tre baldaux iros senditaro e
PREV.   NEXT  
|<   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48  
49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   >>   >|  



Top keywords:

vojagxo

 

Franko

 

neniam

 

vestojn

 

granda

 

alvenis

 
Parizon
 

netusxebla

 

Baldaux

 
vivteno

rezervkapitalo

 

sankta

 

atingis

 

vojiro

 
trezoro
 

grandan

 
sestaga
 

Franklandon

 

malfelicxo

 

maljuna


parolis
 

antauxsento

 

Larmoj

 

jxetigxis

 

okuloj

 
franka
 

revidis

 

urgxega

 

plenumigxis

 

bezono


jarojn

 

patrujon

 

revidi

 

foresto

 

deziro

 
noblaj
 

junuloj

 
potence
 

auxdis

 

nenion


Sciigxinte

 
baldaux
 

senditaro

 

profitis

 

prezentigxis

 

favora

 
hejmen
 

amikoj

 
taleroj
 
ellernis