FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47  
48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   >>   >|  
loko pro lia beno kaj por peti pro la kapitano kaj liaj kunuloj, ke li akceptu ilin en sian paradizon. En la sekvinta tago la karavano vojiris seninterrompe antauxen. Post kiam la vojagxantoj ripozis en siaj tendoj, parolis Selim, la fremdulo, al Mulej, la plej juna komercisto: "Vi ja estas el ni la plej juna, kaj cxiam gajhumora; sendube vi do scias por ni iun bonan sxercrakonton. Nu, prezentu gxin por nia regalo, ke gxi refortigu nin post la varmego de l' tago." "Kun plezuro mi rakontus al vi ion amuzan," respondis Mulej, "sed al juneco, en cxiuj cirkonstancoj, konvenas modesteco; kaj tial mi devas cedi la unuan lokon al miaj pliagxaj kunvojagxantoj. Sed Zaleuxkos estas cxiam tiel serioza kaj malbabilema; kial do li ne rakontu al ni tion, kio malgxojigis lian vivon? Eble ni povos malpliigi lian cxagrenon, se cxagrenon li havas; cxar fraton ni helpas volonte, ecx se li estas alikredano." La tiel alvokata estis greka komercisto, mezagxa, bela, forta, sed tre seriozmiena. Kvankam li estis "nefidelulo" (ne mahometano), liaj kunvojagxantoj tre amis lin; cxar lia tuta personeco vekis cxe ili estimon kaj konfidon. Plie, li havis nur unu manon, kaj kelkaj supozis, ke de cxi tiu perdo venas lia seriozeco. Zaleuxkos respondis al la afabla demando de Mulej: "Tre honoras min via konfido. Cxagrenon mi havas nenian, almenaux nenian, de kiu vi povus liberigi min, kiom ajn vi tion dezirus. Tamen, cxar Mulej sxajnas riprocxeti al mi mian seriozecon, mi rakontos al vi ion, kio, espereble, senkulpigos min, se mi estas pli serioza ol aliaj. Kiel vi vidas, mi perdis mian maldekstran manon. Ne de mia naskigxo gxi mankas al mi, sed mi perdis gxin en la plej teruraj tagoj de mia vivo. Cxu pro tio mi estas kulpa: cxu ne estas pardoneble, ke mi estu de tiuj tagoj pli serioza, ol pravigas mia nuna situacio: volu mem jugxi, auxdinte la historion pri la dehakita mano." La Historio pri la Dehakita Mano. Mi naskigxis en Konstantinopolo. Mia patro estis dragomano[1] cxe La Porto,[2] kaj, krom tio, profite komercis silkajn sxtofojn kaj bonodorajn oleojn. Li donis al mi bonan edukadon, parte instruante min proprapene, parte instruigante min de unu el niaj pastroj. En la komenco li destinis min kiel transprenonton de sia magazeno: sed fine, cxar mi vidigis neesperitajn de li kapablojn, li decidis, laux konsilo de siaj amikoj, farigi min kuracisto, cxar kuracisto, kiu ellernis iom pli multe ol ordinaraj cxarlatanoj,
PREV.   NEXT  
|<   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47  
48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   >>   >|  



Top keywords:

serioza

 

kuracisto

 

nenian

 

perdis

 

Zaleuxkos

 

kunvojagxantoj

 

cxagrenon

 

respondis

 

komercisto

 
espereble

konfido
 

pardoneble

 

dezirus

 
pravigas
 

riprocxeti

 

sxajnas

 
seriozecon
 

rakontos

 
liberigi
 

naskigxo


maldekstran
 

mankas

 

teruraj

 

Cxagrenon

 

senkulpigos

 

almenaux

 

destinis

 

transprenonton

 

magazeno

 

komenco


pastroj

 

instruante

 

edukadon

 
proprapene
 

instruigante

 

vidigis

 

ellernis

 
ordinaraj
 

cxarlatanoj

 
farigi

amikoj
 
kapablojn
 

neesperitajn

 

decidis

 

konsilo

 

Dehakita

 

Historio

 

naskigxis

 
dehakita
 

auxdinte