FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35  
36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>   >|  
ru per karesa vocxo 'Resupreniru, karulo.' Mi nur rigardos supren kaj demandos 'Kiu do mi estas? Vi certigu tion, kaj _poste, se mi sxatos esti tiu persono_, mi konsentos supreniri. Se ne, mi restos cxi tie, gxis mi farigxos iu alia.' Sed ho ve! mi tre, tre volas ke oni venu. Jam tro longan tempon mi restas tie cxi tutsola, kaj mi sopiras la hejmon." Dirante tion sxi okaze rigardis la manojn kaj rimarkis mirigite ke sxi vestis--dum sxi babilas--unu el la blankaj kapridfelaj gantoj de la Kuniklo. "Kiel ajn mi faris _tion_?" pensis sxi. "Mi ja denove malkreskas." Sxi starigxis, kaj irinte al la tablo por kompare mezuri sin, eltrovis ke nun sxi havas proksimume sesdek centimetrojn da alteco, kaj ankoraux rapide malkreskas. Certigxinte ke tion kauxzas la ventumilo, sxi tuj lasis gxin fali, kaj per tio apenaux sxi evitis la malagrablajxon malkreski gxis nulo. "Jen evito vere mirakla! Cxar preskaux mi nuligxis!" diris Alicio, iom timigita per la subita sxangxo, "tamen estas bona afero trovi sin ankoraux ekzistanta; kaj jam nun mi povas eniri la gxardenon." Sxi do kuris avide al la pordeto; sed ho ve! gxi refermigxis, kaj jen la ora sxlosileto kusxis, kiel antauxe, sur la tablo; kaj "la afero staras pli malprospere ol cxiam," sxi plordiris, "cxar neniam mi estis tiel absurde malgranda, estas ja ne tolereble." En la momento kiam sxi diris tion, sxia piedo glitis, kaj sxi trovis sin plauxde enfalinta en salan akvon. Subakvigxinte gxis la mentono, sxi unue supozis ke sxi estas falinta en la maron, kaj ekpensis "en tiu okazo mi povos hejmigxi vagonare." (Alicio nur unufoje en la vivo forrestadis cxe la marbordo, kaj el tiu sperto formis al si la konkludon ke, kien ajn oni irus sur la angla marbordo, oni trovus longan serion de banmasxinoj en la maro, post ili kelke da infanoj kiuj per lignaj fosiloj fosas la sablon; malantauxe, serion de apartamentaj domoj, kun, malantaux cxio, stacidomo.) Tamen post nelonge sxi sciigxis ke sxi estas en la lageto farita de la larmoj kiujn sxi ploris estante trimetrulo. "Ho, se nur mi ne tiom plorus!" diris sxi, cxirkauxnagxante por trovi la bordon. "Pro tiuj larmoj mi nun eble suferos la punon droni en la larmoj mem. Tio estos tre, tre stranga, sed hodiaux _cxio_ ja estas stranga." En tiu momento sxi ekauxdis ke io ne tre malproksime de sxi cxirkauxbaraktas en la lageto, kaj sxi nagxis en la direkto de la plauxdado por esplori kio gxi estas: unue sxi supozis ke la besto nepre estos a
PREV.   NEXT  
|<   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35  
36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>   >|  



Top keywords:

larmoj

 

lageto

 

malkreskas

 

momento

 

Alicio

 

serion

 

longan

 

ankoraux

 

supozis

 

marbordo


stranga

 

forrestadis

 

Subakvigxinte

 

mentono

 

cxirkauxbaraktas

 

nagxis

 

falinta

 

vagonare

 
ekpensis
 

hejmigxi


unufoje

 
malproksime
 

enfalinta

 

absurde

 

neniam

 

plordiris

 

malgranda

 

tolereble

 

plauxdado

 
trovis

plauxde
 

sperto

 

glitis

 

esplori

 
direkto
 
ekauxdis
 
malantaux
 

stacidomo

 
sablon
 

malantauxe


apartamentaj

 

nelonge

 

estante

 

trimetrulo

 

plorus

 

ploris

 

cxirkauxnagxante

 

sciigxis

 

farita

 

bordon