FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34  
35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   >>   >|  
saltis, lasis fali gantojn kaj ventumilon, kaj per cxiuj fortoj ekforkuregis en la mallumon! Alicio levis la gantojn kaj ventumilon, kaj cxar estis en la halo tre varme, sxi longadauxre ventumadis sin kaj samtempe babiladis:-- "Hieraux cxio okazis lauxrutine, sed hodiaux ja cxio estas stranga! Cxu dum la nokto mi sxangxigxis? mi esploru tion. Cxu vere mi estis sama kiam mi levigxis hodiaux matene? Mi kvazaux memoras ke mi sentis min _iom_ sxangxigxinta. Sed se mi ne estas sama, jen alia demando; _kiu_ mi estas? Jen granda enigmo!" Kaj sxi kategorie pripensis cxiujn samagxajn knabinetojn kiujn sxi konas, por certigxi cxu sxi sxangxigxis en iun el ili. "Mi certe ne estas Ado, cxar sxia hararo falas sur la sxultroj per longaj bukloj, kaj la mia estas tute ne bukla. Ankaux mi ne estas Mabelo, cxar mi scias multe da lernajxoj, kaj sxi scias ja tre, tre malmulte. Ankaux sxi estas _si_, kaj mi _mi_, kaj... ho, mi tute konfuzigxas! Mi provu cxu mi ankoraux scias la jam longe konitajn faktojn. Por komenci: kvaroble kvin faras dekdu, kvaroble ses faras dektri, kvaroble sep faras.... Ho, tiamaniere neniam mi atingus dudek! Tamen la Multiplika Tabelo estas por mi indiferenta; mi ekzamenu min geografie. Londono estas cxefurbo de Parizo, Parizo cxefurbo de Romo, kaj Romo.... Ne, denove mi eraras, certege. Mi nepre sxangxigxis en Mabelon. Mi penos deklami 'Rigardu! Jen abelo vigla.'" Kaj kruciginte la manojn sur la genuoj same kiel en la lernejo kiam sxi ripetas parkerajxojn, sxi komencis tiun konatan poemon. Sed sxia vocxo sonis rauxka kaj nepropra, kaj ecx la vortoj ne tute similis la originalajn. _Rigardu! Jen la krokodil'! La voston li netigas; Sxprucante akvon el la Nil' La skvamojn li briligas._ _Senmova restas la busxeg', Li ungojn kasxas ruze; Jen fisxoj nagxas tra l' kaveg' Frapfermas li amuze._ "Jen certe ne la gxustaj vortoj," diris Alicio malgxoje, kaj denove la okuloj plenigxis de larmoj, dum sxi dauxrigis: "Do, mi nepre estas Mabelo malgraux cxio; sekve mi devos logxi en tiu sxia mallargxa maloportuna domacxeto; mi havos neniun sxatindan ludilon, kaj devos lerni sennombrajn lecionojn. Ne! Pri tio mi decidigxis. Se mi estos Mabelo, mi restos cxi tie, kaj neniom utilos ke oni demetu la kapon cxe la enirejo al la tunelo kaj di
PREV.   NEXT  
|<   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34  
35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   >>   >|  



Top keywords:

sxangxigxis

 

Mabelo

 

kvaroble

 

vortoj

 

Parizo

 

Alicio

 

denove

 

gantojn

 

ventumilon

 

cxefurbo


Ankaux

 

hodiaux

 

Rigardu

 

netigas

 

restas

 

krokodil

 

voston

 

Senmova

 
skvamojn
 

Sxprucante


briligas

 
konatan
 

genuoj

 

lernejo

 

manojn

 

kruciginte

 

deklami

 

ripetas

 

parkerajxojn

 
rauxka

nepropra
 

similis

 

komencis

 

busxeg

 
poemon
 
originalajn
 
decidigxis
 

lecionojn

 
sennombrajn
 

neniun


sxatindan

 

ludilon

 

restos

 

enirejo

 

tunelo

 

demetu

 

neniom

 

utilos

 

domacxeto

 

Frapfermas