FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60  
61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  
ersxis sur gxian nazon iom da varma teo. Cxe tio, la Gliro malpacience skuis la kapon, kaj diris, ne malferminte la okulojn:-- "Ja, kompreneble! Gxuste tion mi mem intencis diri." "Cxu vi jam solvis la enigmon?" demandis la Cxapelisto, denove turnante sin al Alicio. "Ne, mi fordonas la solvon," diris Alicio. "Diru al mi la solvon." "Mi ne havas pri la solvo ecx la plej malklaran ideon," li respondis. --"Ne ekzistas solvo," diris la Martleporo. Alicio ekgxemis enue. "Mi opinias," sxi diris, "ke vi devas pli bone uzi la tempon ol malsxpari gxin proponante ne solveblajn enigmojn." "Se vi konus la Tempon tiel bone kiel mi," diris la Cxapelisto, "vi ne uzus 'gxi' priparolante '_lin_.'" "Mi ne komprenas," diris Alicio. "Versxajne ne," diris la Cxapelisto, balancante la kapon malestime. "Mi kuragxus diri ke neniam vi ecx parolis al Tempo?"[8] "Eble ne," Alicio respondis iom singarde, "tamen, lernante la muzikon, mi cxiam devas tempbati."[9] "Ha, jen la kauxzo," diris la Cxapelisto. "Li ja ne sxatas tiun batadon. Se vi nur volus esti pli agrabla, li preskaux cxion farus pri la horlogxoj laux viaj preferoj. Ekzemple, cxe la nauxa matene, kiam vi devas komenci la lecionojn, vi nur devus murmuri al li vian deziron, kaj jen la indikiloj tuj montrus la unuan horon kaj vi havus la tagmangxon." "Tio estus agrabla, certege," diris Alicio. Tamen, profundigxinte en pensojn, sxi poste aldonis: "Sed en tiu okazo, mi ja ne estus preta por la mangxo, mi ne estus malsata!" "En la komenco, eble ne," diris la Cxapelisto, "sed vi povus teni la horlogxon cxe la unua, gxis vi _farigxus_ malsata." "Cxu vi tiel mastrumas gxin?" Alicio demandis. La Cxapelisto malgxoje svingis la kapon. "Tion ne mi," li respondis, "cxar li kaj mi malpacis en la pasinta Marto, jxus antaux kiam _tiu_ frenezigxis (montrante per sia tekulero al la Martleporo). Gxi okazis cxe la granda koncerto kiun organizis la Kera Damo. Mi devis kanti: _Tvink'l,[10] Tvink'l! Vesperteto Kia via afereto?_ Vi kredeble konas tiun kanton?" "Mi certe auxdis ion similan," diris Alicio. "La dauxrigo," diris la Cxapelisto, "estas jena." _Tra l' aer' vi sxovas vin Majeste, kiel anasin'. Tvink'l, Tvink'l!_... En tiu momento la Gliro skuis sin kaj komencis dormkanti: "_Tvink'l, tvink'l, tvink'l._"... Cxar lauxsxajne gxi havis la intencon dauxrigi sen fino tian tvink'l
PREV.   NEXT  
|<   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60  
61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  



Top keywords:

Alicio

 

Cxapelisto

 

respondis

 

solvon

 

Martleporo

 

agrabla

 

malsata

 

demandis

 

antaux

 

malgxoje


frenezigxis

 

mastrumas

 

svingis

 

certege

 

malpacis

 

pasinta

 

profundigxinte

 

tagmangxon

 
aldonis
 

mangxo


horlogxon

 
komenco
 

montrante

 

pensojn

 

farigxus

 

sxovas

 

Majeste

 

similan

 

dauxrigo

 
anasin

momento
 

dauxrigi

 

intencon

 

komencis

 
dormkanti
 
lauxsxajne
 
auxdis
 

organizis

 
koncerto
 

granda


tekulero

 

okazis

 

kredeble

 

kanton

 

afereto

 

Vesperteto

 

preskaux

 

ekzistas

 

ekgxemis

 

opinias