FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75  
>>  
u venis nur unufojon en cxiu semajno; li instruis al ni disigi cxiujn objektojn, cxu ebenaj, cxu solidaj kaj _Kolerigi florbildojn_. "Kiamaniere oni faris tion?" demandis Alicio. "Nu, la detala klarigo estus ja tre teda," diris la Falsa Kelonio, "tamen mi certigas al vi ke niaj lernejanoj, se ili bezonus, ekzemple, rugxigi blankajn rozojn (kiel hodiaux la gxardenistoj de la Damo) tre hontus uzi ilian kolorilon; kaj ecx por rugxigi la Damon mem, la koleriga metodo estus multe pli bonartista ol la koloriga. Eble la Grifo volos aldoni pluan klarigon." "Mi ne povas," diris la Grifo, "cxar pro manko da tempo mi neniam lernis la kolerigarton. La klasika profesoro tre okupis mian tempon; li ja estis vera kankro." "Mi ne lernis de li," diris gxemante la Falsa Kelonio. "Oni diris ke li instruis la Ratinan kaj Blekan lingvojn. Cxu mi estas prava?" "Tute prava," diris la Grifo, ankaux gxemante, kaj pro la dolorigaj memorajxoj ili ambaux kovris la vizagxojn per la piedajxoj. "Kaj kiom da horoj cxiutage vi studis en la lernejo?" Alicio faris tiun demandon en la celo kiel eble plej rapide enkonduki novan paroltemon. "Dek horojn," respondis la Falsa Kelonio, "en la unua tago, naux en la dua kaj tiel plu." "Jen tre kurioza arangxo," diris Alicio. "_Nu, ligigxis_ kun tiu 'kurioza' arangxo," aldiris la Grifo, "unu tre sxatata konsekvenco; cxar en la dekunua tago _nuligigxis_ cxiuj lecionoj." "Cxu vi volas komprenigi," diris Alicio tre mirigite "ke en la dekunua tago la lernejanoj havis la tempon tute libera?" "Certe," diris la Falsturto. "Kaj kio okazis en la dekdua tago," Alicio vigle demandis. "Jen suficxe pri la lecionoj," la Grifo interrompis sxin tre firme. "La Falsa Kelonio nun rakontos al vi ion pri la ludoj." CXAPITRO X LA OMARA KVADRILO La Falsa Kelonio profunde ekgxemis, kaj tiris la postan flankon de unu piedajxo trans la okuloj. Li fikse rigardis Alicion kaj forte penis paroli, sed liaj plorgxemoj dum kelkaj minutoj neebligis la parolojn. "Li kondutas same kvazaux li havas oston en la gorgxo," diris la Grifo kaj tuj klopodis (per fortaj skuoj kaj manfrapoj sur la dorson) eligi la oston. Fine la Falsa Kelonio regajnis la vocxpovon, kaj kun larmoj glitfalantaj sur siaj vangoj komencis: "Eble vi ne logxis longan tempon sub la maro (Alicio intermetis 'Mi neniam') eble ankaux vi neniam estas prezentita al Omaro--(Alicio komenc
PREV.   NEXT  
|<   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75  
>>  



Top keywords:

Alicio

 

Kelonio

 

neniam

 

tempon

 

lernis

 

dekunua

 

lecionoj

 

arangxo

 

kurioza

 

rugxigi


ankaux

 

gxemante

 

lernejanoj

 

demandis

 

instruis

 

CXAPITRO

 

rakontos

 

postan

 
piedajxo
 

ekgxemis


KVADRILO

 
okuloj
 

profunde

 

flankon

 

unufojon

 

komprenigi

 

mirigite

 

nuligigxis

 

aldiris

 
sxatata

konsekvenco
 

semajno

 

dekdua

 

suficxe

 
interrompis
 
okazis
 
libera
 

Falsturto

 
regajnis
 

vocxpovon


larmoj

 

glitfalantaj

 

manfrapoj

 

dorson

 

vangoj

 

intermetis

 

prezentita

 

komenc

 

komencis

 

logxis