FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43  
44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>   >|  
funde, nepre okazas _io_ stranga, do mi volas provi kian efikon havos cxi tiu boteleto. Mi tre esperas ke gxi denove grandigos min, cxar mi vere enuas esti tia malgrandajxeto kia nun mi estas." Kaj tian efikon gxi fakte havis, efikon preskaux tujan; cxar antaux ol sxi eltrinkis duonon de la enhavo, sxi sentis la kapon premata kontraux la plafono, kaj devis klini la dorson por ke sxi ne rompu al si la kolon. Si tuj demetis la boteleton dirante: "Suficxas! mi esperas ke mi ne kreskos plu. Jam mi ne povas eliri tra la pordo. Ho, mi tre volas ke mi ne tiom trinkis." Ho, ve! Jam tro malfrue estis por voli tion. La kresko tute _ne_ cxesis, sed dauxradis gxis sxi devis stari sur la genuoj, kaj plu dauxradis gxis ecx por tio mankis spaco. Sxi klopodis kusxi sur la planko havante unu kubuton kontraux la pordo kaj la alian klinitan cxirkaux la kapo. Sed ankoraux plu sxi kreskis, kaj--jen, sxia lasta rimedo--sxi sxovis unu brakon el la fenestro kaj unu piedon en la kamentubon, dirante: "Nu, kio ajn okazos, jam nenion plu _mi_ povas fari. Kio al mi okazos? Kio?" Tre felicxe por Alicio la sorcxboteleto jam plene efikis; sxi ne plu kreskis, tamen sxia nuna amplekso estis por sxi tre malkomforta, kaj cxar sxajne ekzistis nenia eblo iam eliri tiun cxambron, ni ne miru ke sxi nun farigxis tre malgaja. "Estis multe pli agrable en la hejmo," pensis la kompatindulo, "cxar tie ne okazis ke oni cxiam alterne kreskis kaj malkreskis, kaj cxirkaux-ordonigxis de musoj kaj kunikloj. Preskaux mi volas ke mi ne estus enirinta tiun tuneleton; tamen, malgraux cxio, la cxitiea vivo estas certe kurioza kaj interesa. Ho, mi tre miras _kio_ okazis al mi. En la pasinto, kiam mi legis la fefabelojn, mi cxiam supozis ke en la reala mondo tute ne okazas tiaj aferoj; sed jen mi mem trovas min en la mezo de ia vera fefabelo! Oni devos, oni certege devos, verki libron pri mi. Mi mem verkos gxin, tuj kiam mi estos plenkreskinta. Sed mi ja estas plene kreskinta jam nun"--diris sxi per malgaja vocxo "almenaux tie cxi ne estas spaco por kreski plu. Cxu sekvas do (pensis sxi) ke mi neniam farigxos pli _agxa_ ol nun? Tio ja estus unuflanke tre agrabla: neniam farigxi maljunulino! Sed aliflanke, devi cxiam lerni la lecionojn, ho, mi ne sxatus _tion_!" "Vi stulta Alicio," sxi respondis al si, "Kiel vi povus lerni lecionojn _tie cxi_? Apenaux estas spaco por _vi_, kie do lokigxus lernolibroj?" Kaj tiamaniere sxi dauxrigis la konversacion, diskutante kaj argum
PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43  
44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>   >|  



Top keywords:

efikon

 

kreskis

 

neniam

 

okazos

 

dirante

 

dauxradis

 

cxirkaux

 

malgaja

 

okazas

 

lecionojn


pensis

 

okazis

 

kontraux

 

esperas

 

Alicio

 

kompatindulo

 

supozis

 

fefabelojn

 
agrable
 

pasinto


tuneleton

 
malgraux
 

kunikloj

 

enirinta

 

Preskaux

 

cxitiea

 

malkreskis

 

interesa

 

kurioza

 
ordonigxis

alterne
 

sxatus

 

stulta

 

aliflanke

 
maljunulino
 
unuflanke
 
agrabla
 

farigxi

 
respondis
 

dauxrigis


konversacion

 

diskutante

 

tiamaniere

 

lernolibroj

 

Apenaux

 

lokigxus

 

farigxos

 

fefabelo

 

certege

 

libron