FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56  
57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  
jnon. "Eble gxi nur plorkrietis," sxi pensis kaj denove rigardis en la okulojn por vidi cxu enestas larmoj. Larmoj ne enestis. "Se vi intencas farigxi porketo," diris sxi serioze, "mi tuj cxesos prizorgi vin; vi atentu tion!" La porkinfano denove plorkriis aux plorblekis (neeble estas paroli precize) kaj dum kelka tempo ili iris silente. Alicio jxus komencis pensi en si "Do, kion fari pri tiu cxi kreitajxo, kiam mi rehejmigxos," kiam denove gxi gruntis, gruntis tiel forte kaj tiel _porke_, ke sxi derigardis, mirigite, ecx timigite, en gxian vizagxon. Oni jam ne povus dubi plu: jen porkido, vera porkido. Sxi tuj sentis ke estus absurde porti gxin plu. Do sxi mallevis la besteton, kaj vidis gxin, tuj post la mallevo, fortroti trankvile en la arbaron. Kaj jen por Alicio granda senzorgigo, "cxar," diris sxi, "kiam gxi estos plukreskinta gxi farigxos terure malbela infano, kvankam nun, se oni nomos gxin porko, gxi tre bone aspektas." Sxi komencis pripensi aliajn infanojn de sxi konatajn, kiuj pli bone tauxgus kiel porkoj kaj jxus diras al si "se nur oni scius la metodon sxangxi ilin"--kiam subite sxi eksaltas mirigite; jen, tutapude, sidas sur arbobrancxo la _Cxesxsxa_ kato. "Sinjoro _Cxesxsxa_ kato"--Sxi komencis malkuragxe, cxar sxi ne povis konjekti cxu gxi sxatus tiun formon, aux preferus "Via kata mosxto." Tamen, cxar gxi nur grimacis pliamplekse, Alicio konkludis ke gxis nun gxi ne ofendigxis. Sxi do dauxrigis:-- "Cxu vi afable diros al mi, mi petas, laux kiu direkto mi devas iri de tie cxi?" "Tio _iom_ dependas de la loko kiun vi celas," diris la Kato. "Ne tre grave al mi kien--" komencis Alicio. "Sekve, ne tre grave en kiu direkto vi iros," interrompis la Kato. "Se nur _iun_ lokon mi atingos," Alicio dauxrigis. "Ho, iun aux alian vi nepre atingos," respondis la Kato, "se nur suficxe longe vi marsxos." Alicio konfesis en si ke _tion_ oni ne povas nei. Do sxi eksperimentis alian demandon:--"Kiaj personoj logxas proksime de tie cxi?" "En tiu direkto," diris la Kato, cxirkauxsvingante la dekstran antauxpiedon, "Cxapelisto logxas, kaj en jena (montrante per la alia) logxas Martleporo.[7] Vi vizitu kiun ajn; ambaux estas frenezaj." "Sed mi ne volas renkonti frenezulojn," diris Alicio. "Ho, tion vi ne povas eviti," respondis la Kato, "cxe ni cxiu estas freneza, senescepte. Mi estas freneza; ankaux vi!" "Kiel vi scias ke mi estas freneza?" Alicio demandis. "Nepre," diris la Kato,
PREV.   NEXT  
|<   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56  
57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  



Top keywords:

Alicio

 

komencis

 
direkto
 
logxas
 

denove

 

freneza

 
respondis
 

mirigite

 

Cxesxsxa

 
gruntis

dauxrigis
 

atingos

 

porkido

 

afable

 

senescepte

 

ankaux

 

ofendigxis

 

sxatus

 

formon

 

konjekti


Sinjoro

 
malkuragxe
 
preferus
 

demandis

 

pliamplekse

 
konkludis
 

grimacis

 

mosxto

 

konfesis

 
montrante

marsxos
 
suficxe
 

Cxapelisto

 
personoj
 

cxirkauxsvingante

 

demandon

 
antauxpiedon
 

eksperimentis

 

dekstran

 

Martleporo


renkonti

 

frenezulojn

 
proksime
 

vizitu

 

ambaux

 

interrompis

 

frenezaj

 
dependas
 

aspektas

 

silente