FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50  
51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>   >|  
estis senmova kaj zorge rigardis la fungon, penante eltrovi kie estas gxiaj du "flankoj," kaj cxar gxi estis plenronda, sxi trovis tiun problemon tre malfacila. Fine, sxi strecxis la brakojn cxirkaux la fungon, kaj per cxiu mano forrompis unu peceton. "Kaj nun kiu estas 'unu' kaj kiu 'alia'?" diris sxi mordetante la dekstran peceton por provi la efikon. En sama momento sxi sentis fortan frapon sub la mentono. (Gxi frapis la piedojn!) Tiu subita sxangxo tre timigis sxin. Sed kredante ke sxi nepre ne devas perdi tempon, sxi tuj klopodis por mangxi iom de la maldekstra peceto. La mentono kaj la piedoj tiel forte kunpremigxis, ke apenaux sxi povis malfermi la busxon, sed fine prosperis al sxi enigi kelkajn erojn de la maldekstra peceto. * * * * * "Bone! Jam mia kapo liberigxis," diris Alicio, gxojigite. Sed la gxojo tuj sxangxigxis en timon, kiam sxi rimarkis ke la sxultroj malaperis. Derigardante, sxi povis vidi nur grandegan longon da kolo, kiu sxajne kreskas el ia maro de verdaj folioj tre malproksime de sxiaj okuloj. "Kio en la tuta mondo estas jena verdajxo?" diris Alicio, "kaj kien malaperis la sxultroj? Kaj vi, ho, kompatindaj manoj, pro kio mi ne povas vidi _vin_?" Sxi dume cxirkauxmovis ilin sed sekvis nenia rezulto krom ke la malproksima foliaro iom ondigxis. Cxar tute ne sukcesis la klopodoj levi la manojn gxis la kapo, sxi penis mallevi al ili la kapon, kaj tre gxojis eltrovante ke sxia kolo estas en cxiu direkto tre fleksebla, same kiel serpento. Jam kurbinte gxin en gracian zigzagon sxi celis enigi gxin inter la foliaron, kaj eltrovis ke tiu malproksima verda maro estas nur suproj de la arboj sub kiuj sxi cxirkauxvagis kaj parolis kun la Rauxpo. Sed en tiu momento sxi auxdis akran siblokrion, kaj rapide retiris la kapon, cxar jen granda Kolombo flugas kontraux sxia vizagxo kaj forte frapas sxin per la flugiloj. "Vi _serpento_!" kriegis la Kolombo. "Mi _ne_ estas serpento," indignis Alicio, "vi ne ataku min!" "Serpento, mi gxin rediras," ripetis la Kolombo, sed malpli ekscitite, kaj kun gxemo aldonis la informon: "Cxiujn rimedojn mi provis, sed kontraux ili, nenio tauxgas."-- "Mi ne havas ecx la plej malgrandan ideon pri kio vi parolas," diris Alicio. --"Mi provis la arbradikojn, la deklivojn, kaj kreskajxajn barilojn," dauxrigis la Kolombo, tute ne atentante sxin, "sed eviti la serpentojn, neeble." Alicio pli kaj pli konfuzigxis, sed sxi decidi
PREV.   NEXT  
|<   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50  
51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>   >|  



Top keywords:

Alicio

 

Kolombo

 

serpento

 

mentono

 

maldekstra

 

peceto

 

kontraux

 

provis

 

malaperis

 

sxultroj


malproksima

 

momento

 

peceton

 

fungon

 

suproj

 

eltrovi

 

foliaron

 

eltrovis

 
retiris
 

Rauxpo


rapide

 
auxdis
 

penante

 

cxirkauxvagis

 

parolis

 

siblokrion

 

manojn

 

mallevi

 

klopodoj

 
ondigxis

sukcesis
 

flankoj

 

gxojis

 

kurbinte

 
gracian
 
eltrovante
 
direkto
 

fleksebla

 
zigzagon
 

vizagxo


malgrandan

 

parolas

 

tauxgas

 

arbradikojn

 

deklivojn

 

serpentojn

 

neeble

 

konfuzigxis

 

decidi

 

atentante