FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68  
69   70   71   72   73   74   75   >>  
ilin. Ankaux vi ne povas imagi kiel konfuzige estas ke cxiuj ludiloj--pilkoj, arkoj, k.t.p. estas vivaj. Ekzemple, jen la arko kiun mi devas celi promenas cxe la alia bordo de la ludejo; kaj jxus kiam mi volis martelumi la pilkon de la Damo, gxi forkuris de la mia!" "Cxu vi trovas la Damon agrabla?" diris la Kato per mallauxta vocxo. "Tute ne," respondis Alicio. "Sxi ja estas tiel ekstreme--" En tiu momento sxi rimarkis ke la Damo staras malantaux sxi kaj auxskultas, do sxi dauxrigis: "--lerta kaj trafema, ke neniu alia havas ecx la plej malgrandan venksxancon." La Damo ridetis afable kaj preterpasis! "Kiun ajn vi alparolas?" diris la Regxo, alvenante antaux Alicion, kaj rigardante el largxe malfermitaj okuloj la Katkapon. "Unu mian amikon," Alicio gxentile respondis. "Permesu ke mi prezentu al vi--la _Cxesxsxa_ Katon." "Mi tute ne aprobas gxian aspekton," diris la Regxo, "tamen se al gxi placxos, mi permesos al gxi kisi mian manon." "Tio _ne_ placxas," diris la Kato. La Regxo metis sian regxan korpon por protekto malantaux Alicion. "Vi ne insultu," diris li el tiu rifugxejo, "kaj--ne rigardu min." "La Kato ja _rajtas_ rigardi vin,"[13] diris Alicio. "Tion mi certe legis en iu libro kvankam mi ne povas rememori la titolon." "Tamen gxi devas esti formovita," diris la Regxo fortemfaze. Kaj alvokinte la Damon, kiu en tiu momento preterpasas, "Mi tre volas," diris li, "ke vi, karulino, formovigu tiun katon." Por forigi cxiujn malagrablajxojn, cxu gravaj, cxu trivialaj, la Damo ja havis cxiam la saman rimedon. "Senkapigu gxin," sxi diris, ecx ne turnante la kapon por rigardi. "Do, mi venigos mem la ekzekutiston," diris la Regxo, kaj tiucele li tuj rapidis for. En tiu momento Alicio ekauxdis la vocxon de la Damo, kiu malproksime kriegas furioze. Jam tri ludantojn la Damo mortkondamnis nur pro necxeesto en siaj vicoj. La ludado farigxis tiel miksita, ke Alicio neniel povis certigxi kiam sxi havas la vicon. Do, sxi prudente decidigxis reiri por eltrovi, se eble, la nunan staton de la ludo, kaj sercxi sian erinacon. Sian erinacon sxi trovis batalanta kontraux alia erinaco. Jen tre oportuna momento por martelumi ilin unu per alia, sed unu cirkonstanco malhelpis; sxia fenikoptero forestis en alia parto de la gxardeno, kie (laux la informo de sxiaj okuloj) gxi klopodadas per tre mallertaj flugpenoj levi sin sur arbon. Sxi rekaptis la fenikopteron kaj reportis al sia ludloko; sed la batalo jam fin
PREV.   NEXT  
|<   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68  
69   70   71   72   73   74   75   >>  



Top keywords:

Alicio

 

momento

 

okuloj

 

Alicion

 

malantaux

 

erinacon

 

respondis

 

rigardi

 

martelumi

 

malproksime


karulino

 

vocxon

 

formovigu

 

ekauxdis

 

kriegas

 

ludantojn

 

mortkondamnis

 

alvokinte

 
preterpasas
 

furioze


tiucele

 
trivialaj
 

rimedon

 

turnante

 

Senkapigu

 

gravaj

 

venigos

 

forigi

 

ekzekutiston

 
malagrablajxojn

cxiujn
 

rapidis

 

informo

 

klopodadas

 
mallertaj
 
gxardeno
 
malhelpis
 

fenikoptero

 
forestis
 

flugpenoj


ludloko

 

batalo

 

reportis

 

fenikopteron

 

rekaptis

 

cirkonstanco

 

oportuna

 

certigxi

 

prudente

 

decidigxis