FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  
cio komencis per lauxta indigna vocxo, sed tuj cxesis pro la fakto ke la Blanka Kuniklo ordonis: "Silenton en la jugxejo," kaj la Regxo, almetinte la okulvitrojn, cxirkauxrigardis por sciigxi kiu parolas. Alicio povis certigxi, same kvazaux sxi rigardus la ardezojn de malantaux iliaj sxultroj, ke cxiuj jxurintoj skribas sur la ardezoj "Stultuloj," kaj ecx sxi povis rimarki ke unu el ili, ne sciante mem per kiaj literoj silabi la vorton, devas peti la informon de sia najbaro. "Kiam la proceso finigxos," pensis Alicio, "oni havos sur tiuj ardezoj vere vidindan miksajxon!" La grifelo de unu jxurinto komencis grinci. _Tion_ kompreneble Alicio ne povis toleri. Do, cxirkauxirinte la jugxejon, kaj preninte oportunan starlokon malantaux li, sxi tre baldaux sukcesis forsxteli nerimarkite la grifelon. Tiel lerte sxi klopodis ke la jxurinteto (gxi estas ja Bil Lacerto!) tute ne povis kompreni kien gxi malaperis. Li do, post longa cxirkauxsercxado, fine klopodadis kiel eble plej bone skribi per unu fingro. Sed ne multe utilis _tio_, cxar la fingro faris sur la ardezo nenian postsignon. "La Heroldo legu la kulpigon," diris subite la Regxo. Laux tiu ordono, la Blanka Kuniklo trifoje ludblovis la trumpeton, kaj poste malvolvis la pergamenan rulajxon, kaj legis lauxte: _La Kera Damo bakis tortojn En iu somertago! Lakeo sxtelis tiujn tortojn Kaj kasxis sub kratago!_ "Vi tuj konsideru la verdikton," ordonis la Regxo, direktante siajn rigardojn al la jxurintoj. "Ne, ne ankoraux," vigle intermetis la Kuniklo. "Antaux tio estas multe da procedoj." "Alvoku la unuan atestanton," diris suflorite la Regxo. La Blanka Kuniklo tuj blovis trifoje la trumpeton, kaj lauxte kriis:--"Unua atestanto!" La unua atestanto estis la Cxapelisto. Li venis en la cxambron tra flanka pordo, havante en unu mano tetason kaj en la alia pecon da buterpano. "Pardonu, via Regxa Mosxto," li komencis, "ke mi kunportas cxi tiujn teajxojn; kiam mi ricevis la alvokon, mi ne ankoraux finis la temangxadon." "Vi devis esti fininta," diris la Rego, "Kiam vi komencis?" La Cxapelisto rigardis al la Martleporo kaj la Gliro, kiuj jam sekvis lin en la jugxejon kaj starigxis kune, brako en brako. "Je la dekkvara de Marto, mi kredas," li prove diris. "Dekkvina," "Deksesa," korektis la Martleporo kaj la Gliro, preskaux sammomente. "Elskribu tion," diris la Regxo al la jxurintaro. L
PREV.   NEXT  
|<   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  



Top keywords:

Kuniklo

 

komencis

 

Alicio

 

Blanka

 

malantaux

 

Martleporo

 
ankoraux
 

ardezoj

 

jxurintoj

 

fingro


Cxapelisto
 

ordonis

 

trumpeton

 

atestanto

 

jugxejon

 

trifoje

 

lauxte

 

tortojn

 
Antaux
 

Alvoku


rigardojn

 
blovis
 

suflorite

 

procedoj

 

atestanton

 
intermetis
 

somertago

 
rulajxon
 

pergamenan

 

ordono


ludblovis

 

malvolvis

 

kratago

 

konsideru

 

verdikton

 

direktante

 

kasxis

 
sxtelis
 

sekvis

 

starigxis


fininta
 
rigardis
 

dekkvara

 
Elskribu
 
sammomente
 
jxurintaro
 

preskaux

 

korektis

 

kredas

 

Dekkvina