FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  
aux tiu ordono, la jxurintaro elskribis cxiujn tri datojn sur la ardezoj; poste kalkulis la sumon, kaj eligis solvon en spesmiloj kaj spesdekoj! "Demetu vian cxapelon," diris la Regxo al la atestanto. "Gxi ne estas mia," kontrauxdiris la Cxapelisto. "Do, _sxtelita_!" ekkriis la Regxo, turnante sin al la jxurintoj: cxiuj notis ke la cxapelo estas sxtelita. "Mi tenas provizon da ili por vendi," la Cxapelisto klarigis. "Propran cxapelon mi havas neniun. Mi estas ja Cxapelisto." Kaj nun la Damo almetis la okulvitrojn kaj severe rigardegis la Cxapeliston. Sub sxia rigardego tiu paligxis kaj tremis. "Vi diru vian evidencon," diris la Regxo. "Se vi persistos konduti en tia ridinde timigita maniero, mi tuj ekzekutigos vin." Tiu minaco ja ne kuragxigis la atestanton. Li sencxese sxangxis la sintenadon, apogante la korpon jen sur unu piedo, jen sur la alia. Kun tre maltrankvila mieno li konstante rigardis la Damon; kaj, pro lia konfuzigxo, li ecx elmordis grandan pecon el la tetaso anstataux el la buterpano! En tiu momento Alicio havis tre kuriozan korpsenton. Kio povus esti la kauxzo? Post ne longe sxi konstatis ke ankoraux unu fojon sxi komencas _kreski_. Unue sxi preskaux decidigxis starigxi kaj eliri la jugxejon. Tamen post plua pripenso, sxi opiniis ke estos pli bone resti kie sxi nun sidas, gxis manko da spaco devigos la eliron. "Bonvolu ne tiel forte premi min," diris la Gliro, kiu nun trovigxis sidanta apud sxi. "Apenaux mi povas spiri." "Pardonu, sed mi ne povas ne," Alicio respondis humile. "Mi ja kreskas." "Vi ne rajtas kreski tie cxi," diris la Gliro. "Sensencajxo," rediris Alicio pli kuragxe. "Ankaux _vi_ kreskas." "Jes," respondis la Gliro. "Sed mi kreskas laux normala rapideco, kaj vi malnormale, ridinde!" Kaj kun tre malagrabla mieno li eligis sin el sia sidloko, kaj transiris al la alia flanko de l' jugxejo. La Damo dume ecx ne unu momenton cxesis rigardegi la Cxapeliston, kaj, en la momento kiam la Gliro transiras la jugxejon, sxi diris al unu el la cxambelanoj: "Alportu al mi la liston de la kantintoj en la lasta koncerto." Auxdinte tiun ordonon la Cxapelisto tremis tra la tuta korpo tiel forte, ke ambaux sxuoj fortremigxis de la piedoj. "Vi nur eldiru vian evidencon," ripetis kolere la Regxo; "se ne, mi nepre ekzekutigos vin, cxu vi estas nerve afliktata, aux ne." "Se placxas al via Regxa Mosxto," la Cxapelisto tuj komencis per tremanta vocxo--"mi estas malricxulo--kaj apenaux
PREV.   NEXT  
|<   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  



Top keywords:

Cxapelisto

 
Alicio
 

kreskas

 

tremis

 

evidencon

 

Cxapeliston

 
respondis
 
jugxejon
 

kreski

 
ekzekutigos

ridinde

 

momento

 

sxtelita

 

cxapelon

 

eligis

 

Sensencajxo

 

rediris

 

rajtas

 
apenaux
 

jxurintaro


humile

 

ordono

 

kuragxe

 

Ankaux

 
malnormale
 

malagrabla

 
rapideco
 

normala

 

Pardonu

 
devigos

eliron

 

Bonvolu

 

datojn

 

sidanta

 

Apenaux

 

elskribis

 
trovigxis
 

cxiujn

 

sidloko

 

transiris


piedoj

 

eldiru

 

ripetis

 

fortremigxis

 
tremanta
 
ambaux
 

kolere

 

Mosxto

 
placxas
 

afliktata