FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  
mi komencis mian temangxon--t.e. komencis antaux nur kelkaj tagoj--kaj pro la fakto ke la buterpano farigxis tiel maldika--kaj ke la teo tvinklis tiel forte--" "Kio tio estas pri _tvinklo_?" la Regxo demandis. "Gxi komencigxis per la Te--" diris la Cxapelisto. "Kompreneble '_tvinklo_' komencigxas per T" diris vigle la Regxo. "Cxu vi volas insulti min kredigante ke mi estas neklerulo?--vi dauxrigu!" --"Mi estas malricxulo," la Cxapelisto rekomencis "kaj preskaux cxio pli malpli _tvinklis_ post la teo, sed la Martleporo diris--" "Mi _ne_ diris," la Martleporo rapide intermetis. "Vi _diris_--" insistis la Cxapelisto. "Mi tion neas," diris la Martleporo. "Li neas 'tion'" diris la Regxo, "do ellasu 'tion' el la evidenco." "Nu, se ne la Martleporo, certe la Gliro diris--" kaj la Cxapelisto cxirkauxregardis por vidi cxu ankaux li neos--sed la Gliro nenion neis, cxar li profunde endormigxis. "Kaj poste," la Cxapelisto dauxrigis, "mi trancxis pli da buterpano--" "Sed kion la Gliro diris?" demandis unu jxurinto. "Tion mi ne povas memori," respondis la Cxapelisto. "Se vi ne memoros," minacis la Regxo, "mi ekzekutigos vin." La kompatinda Cxapelisto lasis fali la tetason kaj buterpanon, kaj humile surgenuis. Denove jam la trian fojon, li komencis:-- "Mi--se placxas al via Regxa Mosxto--estas tre malricxa--" "Konsente, tre malricxa vi estas je la parolarto," diris la Regxo, "gxin vi certe ne posedas." Cxe tiu regxa sxerco, unu kobajo aplauxdis, kaj estis tuj subpremita de la oficistoj. (Cxar 'subpremita' estas iom malfacila vorto, mi volas klarigi la agmanieron. Oni havis en la jugxejo grandan kanvassakon, kunligeblan cxe la busxo per sxnuretoj. En tiun sakon oni sxovis la kobajon, kaj poste sidis sur la sako.) "Estas bona afero ke mi vidis tion," pensis Alicio. "Tre ofte mi legas en la jxurnaloj ke cxe la fino de iu proceso 'kelkaj personoj ekaplauxdis, sed la aplauxdantoj estis tuj subpremitaj de la oficistoj de la jugxejo.' Kaj gxis nun neniam mi povis kompreni kion precize tio signifas." "Se nenion plu vi povas diri pri la afero," diris la Regxo, "estas permesite al vi deiri." "Mi ja ne povas," kontrauxdiris la Cxapelisto, "deiri pli malsupren, cxar jam mi staras sur la planko." "Tamen vi povas _decidi desidi_ tie," respondis la Regxo. Cxe tio la alia kobajo aplauxdis kaj--estis subpremita. "Nu," pensis Alicio, "eble nun, foriginte la kobajojn, oni povos pli bone progresi."
PREV.   NEXT  
|<   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  



Top keywords:

Cxapelisto

 

Martleporo

 

komencis

 

subpremita

 

pensis

 

jugxejo

 
respondis
 

buterpano

 

aplauxdis

 

malricxa


kelkaj
 

kobajo

 

tvinklis

 

Alicio

 

oficistoj

 

nenion

 

tvinklo

 

demandis

 
malfacila
 

klarigi


sxovis

 
agmanieron
 

kunligeblan

 

kanvassakon

 

grandan

 
sxerco
 

sxnuretoj

 
kontrauxdiris
 

malsupren

 

staras


planko

 

permesite

 

signifas

 

decidi

 

kobajojn

 

progresi

 

foriginte

 
desidi
 

precize

 

kompreni


posedas
 
jxurnaloj
 

neniam

 
subpremitaj
 
aplauxdantoj
 
proceso
 

personoj

 

ekaplauxdis

 

kobajon

 

dauxrigu