FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61  
62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  
adon, oni pincxis al gxi la orelojn por cxesigi gxin.-- --"Nu, apenaux mi finis la unuan verson," diris la Cxapelisto, "la Kera Damo eksaltis kaj lauxte kriegis: 'Li mortigas la Tempon; oni senkapigu lin.'" "Ho, la kruela sovagxulino," ekkriis Alicio. "Kaj de post tiu tago gxis nun," la Cxapelisto malgaje dauxrigis, "la Tempo cxion rifuzas al mi. Cxiam konstante li nun donas al mi la sesan posttagmeze." Vere frapanta ideo venis al Alicio. "Jen la kauxzo, cxu ne, pro kiu mi vidas sur la tablo tiom da temangxiloj?" "Precize," respondis la Cxapelisto, ekgxemante. "Cxiam la tehoro, kaj neniam ni havas intertempon ecx por visxi la ilojn." "Do, vi cxirkauxmovas vin?" demandis Alicio. "Precize," diris la Cxapelisto, "laux eluzo de la mangxiloj." "Sed kio okazas," Alicio kuragxis demandi, "kiam vi denove revenas antaux la unue uzitaj?" --"Ni sxangxu la paroltemon," la Martleporo interrompis, oscedante. "Cxi tio enuigas min! Mi proponas ke la Frauxlineto rakontu al ni fabelon." "Bedauxrinde, mi ecx ne unu povas memori," diris Alicio. La propono ja timigis sxin. "Do, la Gliro devas," ambaux kriis unuvocxe. "Vekigxu, Gliro!" Ili pincxis gxin sur ambaux oreloj samtempe. La Gliro malrapide malfermis la okulojn, kaj diris per rauxka, malforta vocxo: "Mi ne dormis; la vortojn, kiujn vi ambaux diris, mi auxdis cxiujn, cxiujn senescepte." "Vi rakontu al ni fabelon," diris la Martleporo. "Jes, bonvolu, mi petas," Alicio diris petege. "Ankaux ne prokrastu," aldonis la Cxapelisto, "cxar, se vi prokrastos, vi nepre re-endormigxos antaux ol fini." La Gliro tuj komencis, tre rapidante:--"Estis iam tri fratinetoj, kiujn oni nomis Elnjo, Lanjo, kaj Tinjo. Ili logxis cxe la fundo de tre profunda puto." "Kion do ili mangxis?" diris Alicio. (La demandoj pri mangxaj kaj trinkaj ajxoj cxiam havis por sxi specialan intereson.) Post du minuta konsiderado la Gliro respondis: "Ili nutris sin per melaso." "Tion ja ili ne povus," Alicio protestis tre gxentile, "cxar ili farigxus malsanaj." "Kaj fakte _estis_" diris la Gliro "tre malsanaj." Alicio penis imagi al si, kiaspeca estus la vivo, se sxi logxus en putfundo kaj nutrus sin per melaso; sed la peno estis tro konfuziga, sekve sxi demandis: "Kial ili logxis en la putfundo?" --"Prenu pli da teo," diris al sxi la Martleporo, kun tre serioza mieno. "Gxis nun mi havis neniom," respondis Alicio, ofendite, "sekve mi ne povas preni _pli_." "Denove vi m
PREV.   NEXT  
|<   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61  
62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  



Top keywords:

Alicio

 

Cxapelisto

 

ambaux

 

respondis

 

Martleporo

 

antaux

 

rakontu

 

demandis

 

Precize

 

malsanaj


putfundo

 

melaso

 

cxiujn

 

logxis

 

fabelon

 

pincxis

 

fratinetoj

 

profunda

 
mangxaj
 

trinkaj


demandoj

 
mangxis
 

verson

 

rapidante

 

Ankaux

 

prokrastu

 

aldonis

 

lauxte

 

petege

 
senescepte

bonvolu
 

eksaltis

 

prokrastos

 

komencis

 
endormigxos
 
specialan
 
konfuziga
 

logxus

 
orelojn
 

nutrus


ofendite

 

Denove

 

neniom

 

serioza

 

konsiderado

 

nutris

 

apenaux

 

minuta

 

kriegis

 

intereson