FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67  
68   69   70   71   72   73   74   75   >>  
oj pendantaj post sxi. Sed plej ofte kiam sxi jam bone rektigis la kolon, kaj estis preta frapi per gxia kapo la erinacon, gxi persistis cxirkauxtordi sin kaj rigardi en sxian vizagxon kun ridinde konfuzita mieno. Cxe cxiu revido de tiu konfuzita birdvizagxo sxi ne povis ne ekridegi; ankaux, kiam sxi sukcesis malsuprenigi la kapon, kaj denove volis fari la frapon, jen la erinaco, malvolvinte sin dum sxi penis mastrumi la birdon, jam rampas for. Krom cxio cxi, en la direkto kien sxi volas frapsendi la erinacon, plej ofte malhelpis la tre onda grundsurfaco; kaj fine la arkoj ofte rektigis sin kaj marsxis for por alparoli aliajn arkojn. Alicio baldaux konvinkigxis ke la kroketludo, kiel oni ludas gxin cxe la Kera Damo, estas tre malfacila. La partoprenantoj, ne atendante la vicon, ludis cxiuj samtempe. Oni cxiam diskutadis, kies estas la diversaj erinacoj; oni malpacis, kaj ecx batalis por posedi ilin. Post ne longa tempo, la Damo tute furiozigxis, cxirkaux marsxegante kaj kriegante cxiuminute, "Oni senkapigu lin, oni senkapigu sxin!" Tio estis por Alicio tre maltrankviliga. Estas vero, ke gxis nun sxi ne havis disputon kun la Damo, sed sxi tre bone sciis ke tio facile povas okazi, "kaj se mi ofendos sxin," pensis sxi, "kio okazos al mi? Tie cxi oni tiel ofte ordonas senkapigojn, ke mirinde estas ke ecx unu individuo restas vivanta." "Sxi cxirkauxrigardis, sercxante rimedojn por forkuri," kaj dubante cxu sxi povos retiri sin nerimarkite. Dum tiu cxirkauxrigardado sxi rimarkis strangan aperon en la aero. Unue sxi ne povis imagi kio gxi estas; sed observinte gxin kelke da momentoj, sxi konstatis ke gxi estas grimaco. "Do, la _Cxesxsxa_ Kato venas," sxi konkludis, "nun mi havos kunparolanton." "Cxu vi bone progresas en la ludo?" diris la Kato, kiam aperis nur la busxo kaj la cetera parolilaro. Tuj kiam aperis la okuloj, Alicio amike salutis. "Sed ne utilas alparoli gxin," pensis sxi, "gxis la oreloj aperos, aux almenaux unu el ili." Post unu minuto jam aperis la tuta kapo. Alicio demetis sian fenikopteron, kaj komencis doni plenan raporton pri la ludado, gxojante, ke nun sxi havas atentan auxskultanton. La Kato sxajne opiniis, ke jam estas videbla suficxe da lia korpo, kaj li aperigis nenion plu. "Laux mi, oni ludas tre maljuste," diris Alicio per iom plenda vocxo, "kaj cxiuj tiel lauxte malpacas, ke mi ne povas auxdi mian propran vocxon; oni ne havas definitivajn regulojn, aux se ekzistas tiaj, oni ne atentas
PREV.   NEXT  
|<   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67  
68   69   70   71   72   73   74   75   >>  



Top keywords:

Alicio

 

aperis

 
alparoli
 
pensis
 

senkapigu

 

erinacon

 
konfuzita
 

rektigis

 

kunparolanton

 
progresas

konkludis
 

sercxante

 

cxirkauxrigardis

 

parolilaro

 

okuloj

 

cetera

 

vivanta

 

Cxesxsxa

 

cxirkauxrigardado

 

rimarkis


strangan

 
forkuri
 
dubante
 

retiri

 

nerimarkite

 
aperon
 

momentoj

 

konstatis

 

grimaco

 
rimedojn

observinte
 
utilas
 

maljuste

 
plenda
 

nenion

 

aperigis

 
suficxe
 

lauxte

 

regulojn

 

ekzistas


atentas

 

definitivajn

 
vocxon
 

malpacas

 

propran

 

videbla

 

opiniis

 
minuto
 

demetis

 

almenaux