FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38  
39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   >>   >|  
ajne estis auxtoritatulo, ekkriis: "Vi sidigxu cxiuj, kaj auxskultu _min_. Mi tre baldaux igos vin suficxe sekaj!" Ili do sidigxis, cxiuj en unu granda rondo, kun la Muso en la centro. Alicio fikse kaj atente rigardadis la Muson, cxar sxi havis fortan antauxsenton, ke sxi nepre suferos malvarmumon, se sxi ne baldaux resekigxos. "Hm," komencis la Muso kun tre impona mieno "cxu cxiuj estas pretaj? Jen la plej bona sekigajxo kiun mi konas. Silentu cxiuj, mi petas! 'Vilhelmo Venkinto, kies aferon la papo subtenis, baldaux subigis la anglan popolon, kiu pro manko de probatalantoj alkutimigxis dum la lastaj jaroj al uzurpado kaj venkigxo. Edvino kaj Morkaro, grafoj de Mercio kaj Nortumbrio--'" "Ho, ve!" gxemis la Loro, frosttremante. "Pardonu," diris la Muso tre gxentile (kvankam li tre sulkigis la brovojn), "cxu vi parolis?" "Ne mi," la Loro rapide respondis. "Mi kredis ke jes," diris la Muso. "Sed mi dauxrigu. 'Edvino kaj Morkaro grafoj de Mercio kaj Nortumbrio farigxis liaj partianoj, kaj ecx Stigando la patrujama cxefepiskopo de _Canterbury_ trovis gxin[2] konsilinda--" "Trovis _kion?_" diris la Anaso. "Trovis _gxin_," la Muso respondis iom malafable. "Cxu vi ne komprenas kion signifas 'gxi'?" "Nu, mi tre bone komprenas kion 'gxi' signifas, kiam mi trovas ion. Plej ofte 'gxi' estas rano aux vermo. Tamen la demando estas: kion trovis la cxefepiskopo?" "Tiun demandon la Muso ne atentis sed dauxrigis rapide: 'trovis gxin konsilinda iri kun _Edgar Atheling_ por renkonti Vilhelmon kaj proponi al li la kronon. Sed la insulta fiero de liaj Normanoj--' kiel vi sentas vin nun, mia kara?" gxi diris abrupte, alparolante Alicion. "Malseka, same malseka kiel en la komenco," Alicio respondis iom melankolie. "Via rakonto ne sekigas min." "Kon-sid-er-ad-inte la jxus anonc-itan rezult-at-on," ekdiris solene la Dodo, "mi proponas ke cxi tiu kunsido tuj fermigxu por ke oni el-kon-sid-er-adu kaj senprokraste ef-ekt-iv-ig-u pli energiajn ri-med-ojn." "Kian lingvon vi parolas?" demandis la Agleto. "De tiuj longaj vortoj mi ne scias la signifon, kaj plue mi kredas ke vi ne scias mem." La Agleto deklinis la kapon por kasxi sian mokridon, sed kelkaj el la birdoj sibleridis auxdeble. La Dodo per vocxo ofendita reparolis pli simple: "Jen kion mi intencis diri: la plej bona rimedo por sekigi nin estus la 'Kauxko'-vetkuro." "Kio do estas Kauxko?" diris Alicio. Tiun demandon sxi faris, ne dezirante la informon, se
PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38  
39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   >>   >|  



Top keywords:

trovis

 

respondis

 

Alicio

 

baldaux

 

Mercio

 

Nortumbrio

 

grafoj

 

Morkaro

 

Agleto

 

Edvino


rapide

 

Kauxko

 

konsilinda

 

signifas

 

Trovis

 

demandon

 

komprenas

 

cxefepiskopo

 
ekdiris
 

auxskultu


solene

 
proponas
 

rezult

 

senprokraste

 

sidigxu

 

kunsido

 

fermigxu

 

abrupte

 

alparolante

 
Alicion

Normanoj
 

sentas

 

Malseka

 

sekigas

 
rakonto
 
malseka
 
komenco
 

melankolie

 
ofendita
 

reparolis


simple

 

auxdeble

 

sibleridis

 

mokridon

 

kelkaj

 

birdoj

 

intencis

 

dezirante

 

informon

 

vetkuro