FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  
is diri 'Mi unufojon gustumis--' sed rapide haltigis sin kaj diris anstatauxe 'Mi neniam')--do vi ecx ne povas imagi, kia rava afero estas la Omara Kvadrilo." "Mi devas konfesi ke ne," diris Alicio. "Kiaspeca gxi estas?" "Nu," la Grifo respondis, "oni komence formigxas en unu rangon laux la marbordo--" "En du rangojn," interrompis la Falsa Kelonio, "da fokoj, kelonioj, k.c. Poste, kiam oni formovis cxiujn meduzojn--" --"Kio ordinare konsumas multe da tempo," intermetis la Grifo. --"Oni du fojojn antauxen iras--" --"cxiu kun sia kundancanta omaro,"--ree interrompis la Grifo. --"Kompreneble," konsentis la Falsa Kelonio--"du fojojn antauxen iras, turnigxas kun la kunulo--" --"Sxangxas la kunulon kaj reiras samvice," diris la Grifo. --"Poste," la Falsa Kelonio rekomencis, "oni ja jxetas la--" --"la omarojn," ekkriis ekscitite la Grifo, kaj saltis en la aeron. --"Kiel eble plej malproksimen en la maron--" --"Nagxsekvas ilin," la Grifo kriis, ankoraux pli ekscitite. --"Renversas sin en la maro--" dirante tion ecx la Falsa Kelonio saltis furioze sur la piedpintoj. --"Denove sxangxas la kunulon--" Cxi tiun fojon la Grifo tiel forte kriegis, ke sxajnis al Alicio ke sxiaj oreloj krevas. --"Renagxas al tero, kaj--jen la fino de l' unua movado," diris la Falsa Kelonio. En tiu momento li subite mallauxtigis la vocxon, kaj ambaux bestoj kiuj jxus freneze cxirkauxsaltis, ree sidigxis, kaj rigardis Alicion trankvile kaj tre melankolie. "Gxi nepre estus tre plezuriga danco por alrigardi," diris Alicio. "Cxu vi volus vidi iometon da gxi?" demandis la Falsa Kelonio. "Ho, mi tre sxatus gxin," respondis Alicio. "Ni do tradancu kune la unuan parton," diris la Falsa Kelonio al la Grifo, "la omarojn ni ja povos imagi. Kiu el ni kantos la muzikon?" "Ho, _vi_ kantu," diris la Grifo, "cxar mi forgesis la vortojn." Ili do komencis danci cxirkaux Alicio. Ne malofte, pro tro apudaj pasxoj, ili piedpremis al sxi la piedfingrojn. Ambaux markis la taktojn svingante la dekstran antauxpiedajxon; kaj tre malrapide, tre triste la Falsa Kelonio kantis:-- _"Ho, Limak', vi plirapidu!" la merlango plende gxemas; "Cxar fokeno post ni sekvas, kaj la voston al mi premas! Kelonioj kaj omaroj je fervoro cxiuj bolas, Kaj atendas vin sur sablo! Cxu vi ankaux danci volas? Vi konsentas, cxu ne vere? Vi konsentas partopreni? Vi konsentas. Cxu ne vere? Ho, konsentu partopreni._
PREV.   NEXT  
|<   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  



Top keywords:

Kelonio

 

Alicio

 

konsentas

 

fojojn

 

saltis

 

antauxen

 
interrompis
 

partopreni

 

omarojn

 

kunulon


ekscitite
 

respondis

 

muzikon

 

tradancu

 

forgesis

 

parton

 

kantos

 

sidigxis

 
cxirkauxsaltis
 

rigardis


Alicion

 
trankvile
 

freneze

 

vocxon

 

ambaux

 
bestoj
 

melankolie

 
iometon
 

demandis

 

sxatus


alrigardi

 

plezuriga

 

piedpremis

 

voston

 

sekvas

 

premas

 

Kelonioj

 
omaroj
 

fokeno

 

merlango


plende
 
gxemas
 

fervoro

 
ankaux
 
konsentu
 
atendas
 

plirapidu

 

apudaj

 

pasxoj

 

malofte