FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47  
48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   >>   >|  
momento atendante ke sxi estos piedpremata, ree cxirkauxkuris la kardon. La hundido, siaparte, komencis fari rapide tutan serion da sinjxetoj; cxiufoje gxi nur malmulte antauxen kuris, sed multe kuris malantauxen. Sencxese gxi rauxke bojadis, gxis fine gxi sidigxis malproksime, kaj spiregadis, kun lango elpendigxanta kaj la grandaj okuloj duonfermitaj. Tiu momento sxajnis al Alicio oportuna por forkuro. Sxi tuj ekkuris, kaj ne cxesis kuradi gxis sxi sentis sin laca kaj spireganta, kaj (pro la longa interspaco) la bojado farigxis apenaux auxdebla. "Tamen gxi estis tre bela hundeto," diris Alicio apogante sin kontraux ranunkuleto por ripozi; kaj ventumante sin per unu el gxiaj folioj sxi dauxrigis: "Mi tre volus instrui al gxi lertfarajxojn, se nur mi estus... tauxgegranda. Ho, preskaux mi forgesis ke mi devas rekreski! Mi konsideru kion fari; mi kredas ke nepre estos necese ke mi trinku aux mangxu _ion_. Sed jen la cxefa demando: kion trinki aux mangxi." Alicio cxirkauxrigardis sur cxiujn florojn kaj herbtrunketojn, sed nenion sxi vidis kiu havis la aspekton esti la tauxga mangxajxo. Sed jen, apud sxi, staris granda fungo, egale alta kun sxi mem. Esplorinte gxin, sube kaj cxirkauxe, sxi decidigxis esplori ankaux la supron. Levinte sin sur la piedpintojn, sxi havis la okulojn gxuste super la rando. Sidantan sur la supro, kun la brakoj falditaj, sxi ekvidis grandan bluhauxtan rauxpon kiu serene fumas longan turkan pipon. CXAPITRO V ALICIO RICEVAS ADMONON DE LA RAUXPO Tre longan tempon Alicio kaj la Rauxpo silente rigardis unu la alian; fine la Rauxpo elprenis la pipon el la busxo kaj alparolis sxin per malvigla dormema vocxo: "Kiu _vi_ estas?" gxi diris. Jen ne tre kuragxiga komenco! Alicio respondis malsinfide: "Apenaux mi scias, Sinjoro, en la nuna momento. Mi bone scias kiu mi est_is_, kiam mi levigxis hodiaux matene, sed mi kredas ke mi sxangxigxis multfoje dum la tago." "Kion vi volas kredigi per tio?" diris tre severe la Rauxpo. "Klarigu vin." "Bedauxrinde, Sinjoro, mi ne povas klarigi _min_" diris Alicio, "cxar mi ja ne estas mi mem." --"Ne komprenas," diris la Rauxpo. "Tamen mi ne povas igi gxin pli klara," Alicio tre gxentile respondis, "cxar mi mem ne komprenas. Kaj, ke la korpalteco ofte malsamigxas dum la dauxro de unu tago estas tre konfuzige." --"_Ne_ estas," diris la Rauxpo. "Nu, eble vi ne ankoraux spertis gxin," diris
PREV.   NEXT  
|<   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47  
48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   >>   >|  



Top keywords:

Alicio

 

Rauxpo

 

momento

 

Sinjoro

 

kredas

 

longan

 

respondis

 

komprenas

 

konfuzige

 

turkan


dauxro

 

malsamigxas

 

CXAPITRO

 

RAUXPO

 

ADMONON

 

RICEVAS

 

ALICIO

 

korpalteco

 
bluhauxtan
 

piedpintojn


okulojn

 
gxuste
 

Levinte

 

supron

 

spertis

 

decidigxis

 

esplori

 

ankaux

 

Sidantan

 
grandan

tempon
 

rauxpon

 

ekvidis

 

falditaj

 
ankoraux
 
brakoj
 
serene
 

levigxis

 
klarigi
 

hodiaux


matene

 

severe

 

kredigi

 

Klarigu

 

sxangxigxis

 

multfoje

 

Bedauxrinde

 

Apenaux

 

malsinfide

 

alparolis