FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  
Grifo nur kuris pli rapide. Dume sekvis ilin--pli kaj pli mallauxte--la vocxo de la Falsa Kelonio finanta per tre melankoliaj tonoj la rekantajxon: _Su-upo ve-espera! Supo ve-espera! Bela, ho bela vi Sup'!_ CXAPITRO XI KIU FORSXTELIS LA TORTOJN? Kiam ili alvenis, la Keraj Geregxoj jam sidis sur sia trono, cxirkauxite de granda amaso da bestetoj kaj birdetoj, ankaux la tuta aro da ludkartoj. Jen antaux la trono staris la Lakeo; li havis la manojn kunligitajn per granda fercxeno, kaj gardis lin du soldatoj, cxiuflanke po unu. Apud la Regxo staris la Blanka Kuniklo; en la dekstra mano tiu cxi havis trumpeton, kaj en la maldekstra li portis grandan rulajxon pergamenan. En la mezo de la jugxejo estis tablo, kaj sur la tablo Alicio ekvidis grandan pladon plenan je tortoj. Tian allogan aspekton ili havis, ke nur surrigardi ilin funkciigis la salivglandojn. "Mi tre volas," pensis sxi, "ke oni tuj finu la proceson kaj disdonu la tortojn." Tamen, konkludinte el la mienoj de la cxeestantoj ke tio _ne_ okazos, sxi--por pasigi la tempon--komencis cxirkauxrigardi. Gxis la nuna momento neniam en la tuta vivo sxi cxeestis jugxejon; tamen sxi estis _iom_ leginta pri tiaj aferoj, kaj tre kontente sxi konstatis ke sxi povas facile identigi preskaux cxion en la cxambro. "Jen," sxi komencis, "sub la granda peruko, jen la jugxisto." Sendube! Sed li estis ankaux la Regxo, kaj cxar li portis la kronon super la peruko (se vi volas vidi _kiel_, vidu la ilustrajxon sur pagxo 120 [LA KUIRISTINO RIFUZAS ATESTI.]) li havis la aspekton esti tre malkomforta; ankaux la krono certe ne sidis konvene. "Kaj jen," pensis Alicio dauxrigante la klasifikon, "la _jxurintarejo_, kaj jenaj dekdu kreitajxoj--sxi nepre devis uzi tiun vorton, cxar unuj ja estis bestoj, kaj aliaj estis birdoj--supozeble estas la _jxurintoj_." Sxi du, tri fojojn ripetis la vortojn "jxurintoj, jxurintarejo," cxar sxi kredis, kaj ja rajtis kredi, ke nur tre malmultaj knabinetoj sxiaj samagxuloj havas pri tiuj vortoj ian ajn ideon. La dekdu jxurintoj skribadis (cxiuj senescepte) sur ardezajxoj. "Kion ili faras?" sxi flustris al la Grifo, "ja antaux komenco de la proceso, ili nepre nenion povas havi por skribi." "Ili skribas cxiu sian propran nomon," la Grifo mallauxte respondis, "pro la timo ke antaux la finigxo de l' proceso ili forgesos gxin." "La stultuloj!" Ali
PREV.   NEXT  
|<   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  



Top keywords:

jxurintoj

 

granda

 

ankaux

 

antaux

 

aspekton

 

jxurintarejo

 
staris
 

pensis

 

Alicio

 

portis


grandan
 

mallauxte

 

peruko

 

proceso

 

komencis

 

espera

 

klasifikon

 

konvene

 
kreitajxoj
 

dauxrigante


jugxisto

 
Sendube
 

kronon

 

cxambro

 

konstatis

 
facile
 

identigi

 
preskaux
 

KUIRISTINO

 

RIFUZAS


ATESTI

 

ilustrajxon

 

malkomforta

 

kredis

 

nenion

 

skribi

 

skribas

 
komenco
 

ardezajxoj

 

senescepte


flustris
 
forgesos
 

stultuloj

 
finigxo
 
propran
 
respondis
 

skribadis

 

fojojn

 

ripetis

 

vortojn