FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  
li tute alie klarigis la nomon. Por ekkompreni gxin, oni devas identigi en la pensoj la vortojn "merlango" kaj "blankigilo" kiuj en angla lingvo havas saman sonon _uxhajting_. Jen la teksta dialogo:-- "Cxu vi scias kial oni nomas gxin merlango?" diris la Grifo. "Mi neniam pripensis tiun demandon," diris Alicio. "Kial do?" "Gxi poluras la bot-kaj sxuojn," diris tre solene la Grifo. "Pol-ur-as la bot-kaj sxu-ojn," Alicio ripetis tre malrapide, dispecigante la vortojn en la celo eligi la nepre kasxitan signifon. "Per kio oni poluras viajn sxuojn?" demandis la Grifo. Alicio rigardis sur ilin kaj iom konsideris antaux ol respondi: "Mi kredas ke oni traktas ilin per ciro aux iu alia nigrigilo." "Tie cxi, sub la maro," diris la Grifo per tre profunda vocxo, "oni poluras botojn per _blankigilo_. Do, vi nun komprenas.") "Kaj el kio oni fabrikas viajn piedirilojn?" Alicio demandis scivole. "Ho, pri la piediriloj," respondis la Grifo, "unue mi konsilas al vi ne uzi tiajn longajn kombinajxojn, kiujn nur la plej lertaj maranoj povas uzi sen la dangxero esti malkomprenataj. Due, por respondi la demandon, jen la iloj kiujn ni uzas por igi la submaranojn _pie diri_ la veron--ni metas sub la piedoj algojn, efektive cxion _verdan_, cxar, bedauxrinde, ne cxiuj niaj gejunuloj estas instinkte _verd-iremaj_." "Se mi estus la merlango," diris Alicio ankoraux pripensante la kanton, "mi dirus al la fokeno: 'Malantauxen Sinjoro! oni ne bezonas _vin_.'" "La Merlangoj ja cxiam volas kunhavi fokenon," diris la Falsa Kelonio "kaj sen fokeno neniu prudenta merlango volus vojagxi ien en la maro." "Cxu vere ne?" Alicio demandis tre mirigite. "Kompreneble ne," respondis la Falsa Kelonio, "cxar dum la vojagxo li eble bezonos reklami siajn komercajxojn en la vizitataj havenoj, kaj kunhavante fokenon li povos respondi sengxene al la demando: 'Cxu vi havas afisxon?' nur montrante al gxi kaj dirante 'Jen, sidante sur la pakajxoj, _jena fisxo_!'" Cxar Alicio ne tuj komprenis lian klarigon pri la fisxa afisxo, la Falsa Kelonio ofendigxis kaj la Grifo profitis la silenton por proponi ke nun Alicio rakontu al ili _sian_ historion. "Mi nur povus rakonti miajn aventurojn komencante per la hodiauxa mateno," diris Alicio naive, "cxar ne utilus priparoli la antauxajn tagojn, ecx la hierauxan, pro tio ke mi ne estis la sama persono." "Cxion tion vi devas klarigi," diris la Falsa Kelonio. "Ne, ne! la aventurojn antaux cxio alia,"
PREV.   NEXT  
|<   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  



Top keywords:

Alicio

 

merlango

 

Kelonio

 

respondi

 

poluras

 

demandis

 
fokenon
 

blankigilo

 

sxuojn

 

vortojn


respondis
 

fokeno

 

demandon

 

aventurojn

 

antaux

 

Kompreneble

 

bezonos

 

reklami

 
vojagxo
 

mirigite


ankoraux

 
pripensante
 

kanton

 

iremaj

 

gejunuloj

 
instinkte
 

Malantauxen

 
Sinjoro
 

kunhavi

 

prudenta


komercajxojn

 

bezonas

 

Merlangoj

 

vojagxi

 

pakajxoj

 

mateno

 

utilus

 
priparoli
 

antauxajn

 

hodiauxa


komencante
 
historion
 

rakonti

 
tagojn
 
klarigi
 
persono
 

hierauxan

 

rakontu

 

montrante

 

dirante