FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58  
59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  
havis la suprojn en formo de longaj oreloj, kaj la tegmento estis kovrita per felo. La domo estis multe pli granda ol la dukina; sekve sxi ne kuragxis alproksimigxi gxis sxi mordetis iom de la maldekstra fungopeco, kaj altigis sin gxis proksimume sepdek centimetroj. Havante tiun altecon sxi marsxis rekte al la domo, sed sxi ankoraux iom timis dirante al si:--"Malgraux cxio gxi povas esti furioze freneza. Preskaux mi volus esti irinta cxe la Cxapeliston." [Ilustrajxo: DOMO DE LA MARTLEPORO.] CXAPITRO VII TETRINKADO CXE FRENEZULOJ Jen sub arbo antaux la domo sxi vidis tablon; cxe la tablo sidis, tetrinkante, la Martleporo kaj la Cxapelisto; ankaux inter ili sidis Gliro, kiu dormas profunde. La du aliaj apogis sur gxi la kubutojn, kaj babiladis cxirkaux gxia kapo. "Tre malkomforte por la Gliro," pensis Alicio, "tamen, cxar gxi dormas profunde, gxi kredeble ne sentas la malkomforton." Kvankam la tablo estis granda, la jxus priskribita trio amasigxis en unu angulo. Ekvidinte Alicion, ili tuj kriis unuvocxe. "Ne pli da sidlokoj, ne pli!" "Jen _kelkaj_" diris Alicio indignante, kaj sidigis sin en granda apogsegxo cxe unu fino de la tablo. "Prenu da vino," per mokafabla vocxo alparolis sxin la Martleporo. Alicio per vigla sercxrigardo esploris la tutan tablon, kaj vidis sur gxi--krom teajxoj--nenion. "Mi ne vidas vinon," sxi diris. "Nek mi," diris la Martleporo. "Do vi kondutis negxentile, proponante gxin," kolere Alicio respondis. "Ankaux vi, sidante cxe ni sen invito," akre respondis la Martleporo. "Neniu sciigis ke la tablo apartenas al _vi_" diris Alicio "oni ja surmetis mangxilarojn por multe pli ol tri personoj." "Vi trancxigu la hararon," subite intermetis la Cxapelisto. De l' komenco li estis rigardeginta Alicion kun evidenta scivolemo, kaj nun la unuan fojon alparolis sxin. "Ne decas kritiki la personajxojn; tio ja estas tre malgxentila." Alicio diris tion tre severe. La Cxapelisto tre largxe malfermis la okulojn, auxdinte tion. Anstataux respondi, li subite proponis la enigmon: "Je kio la korvo similas skribotablon?" "Bone, oni komencas proponi enigmojn: jam nun ni amuzigxos," pensis Alicio, kaj sxi diris lauxte: "Mi kredas ke mi sukcesos mem solvi tion." "Cxu per 'solvi' vi intencas diri ke vi povos trovi la respondon?" diris la Martleporo. "Gxuste tion," respondis Alicio. "Tamen, vi devas cxiam
PREV.   NEXT  
|<   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58  
59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  



Top keywords:

Alicio

 

Martleporo

 

Cxapelisto

 

respondis

 

granda

 

dormas

 

profunde

 

tablon

 

Alicion

 

subite


alparolis

 

pensis

 

trancxigu

 

hararon

 

tegmento

 

intermetis

 

personoj

 

surmetis

 
mangxilarojn
 

evidenta


scivolemo

 
longaj
 

komenco

 

oreloj

 

rigardeginta

 

kovrita

 

kolere

 

dukina

 

Ankaux

 
kondutis

negxentile
 

proponante

 

sidante

 

apartenas

 
sciigis
 
invito
 
lauxte
 

kredas

 
sukcesos
 

amuzigxos


komencas

 

proponi

 

enigmojn

 

Gxuste

 

respondon

 

intencas

 

skribotablon

 

similas

 

malgxentila

 

suprojn