FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40  
41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>   >|  
aj tenadis sin kiel eble plej serioze. Kaj nun sekvis la mangxado de la sukerajxoj. Tio kauxzis ne malmulte da bruo kaj konfuzo. Grandaj birdoj plendis ke ili ne povas gustumi siajn; malgrandaj aliflanke sufokigxis, kaj estis necese kuraci ilin per la dorsfrapada kuraco. Tamen cxio fine elfarigxis. Ili sidigis sin denove en la rondo kaj petis al la Muso ke gxi rakontu al ili ion plu. "Vi ja promesis rakonti al mi vian historion," diris Alicio, "kaj la kauxzon pro kiu vi malamas la... la... la... Ko kaj Ho." Tiujn komencajn literojn sxi aldonis per tre mallauxta flustro, ektimante ke gxi ree ofendigxos. "Mia tejlo,"[3] diris la Muso, "estas tre longa kaj tre malgxoja." "Mi vidas ke gxi estas longa," diris Alicio rigardante kun miro gxian voston, "sed kial vi gxin nomas malgxoja?" Kaj dum la dauxro de la rakonto sxi tiel konfuzis sin pri tiu enigmo ke sxia koncepto pri gxi enhavis kune la ideojn de ambaux tejlajxoj. Jen la vostrakonto aux rakontvosto: Furi' diris al Mus', kiun trafis li jxus, 'Ni havu proceson, procesos mi vin! Ne ekpenu rifuzi; tio, nur por amuzi min, estas necesa; defendu do vin!' 'Ne utilus, sinjor'; diris mus' kun fervor'-- 'Sen jugxistoj procesi tempperdo ja estas.' 'Mi vin jugxos tutsole' --diris li ruzparole. Li muson kondamnis; nun sola li restas. "Vi ne atentas," diris la Muso al Alicio kun severa mieno. "Pri kio vi pensas?" "Pardonu," respondis sxi tre humile, "vi jam alvenis cxe la kvina vostkurbo, cxu ne?" "Mi ne!" ekkriis la Muso. "Mine', mine'," ripetis Alicio "do vi certe estas franca Muso;
PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40  
41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>   >|  



Top keywords:

Alicio

 

malgxoja

 

proceson

 

procesos

 

necesa

 

defendu

 

tenadis

 

rifuzi

 

trafis

 

ekpenu


koncepto

 

enhavis

 

enigmo

 

ideojn

 

ambaux

 

rakontvosto

 

vostrakonto

 

tejlajxoj

 
utilus
 

alvenis


humile

 
respondis
 

pensas

 

Pardonu

 

vostkurbo

 

ripetis

 

franca

 

ekkriis

 

procesi

 
tempperdo

jugxos
 

jugxistoj

 

sinjor

 

fervor

 
tutsole
 
ruzparole
 
restas
 

atentas

 
severa
 

kondamnis


konfuzis

 

rakonto

 

Grandaj

 

rakontu

 

birdoj

 

plendis

 

konfuzo

 

historion

 

malmulte

 

rakonti