FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65  
66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  
istoj--kusxi horizontale sur la ventro. Sed sxi ne povis memori ke ekzistas tia regulo pri procesioj "kaj krome," pensis sxi, "por kio utilus la procesioj, se la cxeestantoj devus kusxi sur la ventro, kaj sekve ne povus vidi ilin?" Do, sxi staris serene, kaj atendis. Kiam la eminentuloj alvenis apud Alicion, cxiuj haltis kaj rigardis sxin. La Damo, turnante sin al la Lakeo, demandis severe: "Kiu _sxi_ estas?" La Lakeo nur klinis sin riverence kaj ridetis. "Vi idioto!" diris la Damo, kaj skuis malpacience la kapon. Poste sxi turnis sin rekte al Alicio, dirante: "Kiel oni nomas vin, infano?" [Ilustrajxo: LA VITRA TABLO.] "Mia nomo estas Alicio, se placxas al via Dama Mosxtino," sxi respondis tre gxentile, sed sxi aldiris al si aparte: "Ili ja estas nur aro da ludkartoj; mi certe ne devas timi ludkartojn." "Kaj kiuj jenaj estas?" diris la Damo, montrante al la tri gxardenistoj, kiuj kusxas cxirkaux la rozarbo. Cxar ili kusxis sur la ventro, kaj la desegno sur la dorsoj estis identa por la tuta aro, pro tio la Damo ne povis diveni cxu ili estas gxardenistoj, soldatoj, korteganoj, aux ecx tri el siaj propraj infanoj. "Kiel ajn _mi_ povas sciigi tion?" diris Alicio, "gxi tute ne estas mia afero." (Sed malgraux la ekstera kuragxo, sxi interne iom tremis.) La vizagxo de l' Damo purpurigxis pro kolero; fikse rigardeginte Alicion dum unu momento, same kiel rigardegas la sovagxaj bestoj, sxi kriegis: "Oni senkapigu sxin, oni sen--" "_Oni sen_-sencajxon parolas!" diris Alicio tre lauxte kaj tre firme; kaj la Damo silentigxis! La Regxo metis la manon sur sxian brakon, dirante per tre malkuragxa vocxo. "Konsideru, karulino, ke sxi estas nur infanino." La Damo malestime turnis sin for de li, kaj ordonis al la Lakeo, ke li turnu ilin supren. La Lakeo zorge aliflankigis ilin laux la ordono, levante ilin per la piedo. "Levu vin," diris la Damo per lauxta, sibla vocxo. La tri gxardenistoj tuj levis sin sur la piedojn, kaj komencis klinsaluti la Regxon, la Damon, la regxajn infanojn, k.c. "Cxesu tion," kriegis la Damo, "vi donas al mi la kapturnigxon!" Ekvidante la rozarbon, sxi dauxrigis: "Kion ajn vi tie cxi faris?" "Se placxas al via Dama Mosxtino," diris Du per tre humila vocxo, starigante sin sur unu genuo: "Ni estas penintaj--" "Mi komprenas," diris la Damo, kiu intertempe estis apude rigardinta la pentritajn rozojn: "Oni senkapigu ilin!" La procesio marsxis for, escepte
PREV.   NEXT  
|<   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65  
66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  



Top keywords:

Alicio

 

ventro

 

gxardenistoj

 

turnis

 

kriegis

 

senkapigu

 

placxas

 

Mosxtino

 

dirante

 

Alicion


procesioj

 

silentigxis

 

intertempe

 

parolas

 

sencajxon

 

lauxte

 

komprenas

 

malkuragxa

 
brakon
 

interne


rigardinta

 
rigardeginte
 

vizagxo

 

escepte

 

purpurigxis

 

marsxis

 

kolero

 

momento

 

procesio

 
rozojn

pentritajn
 

tremis

 

bestoj

 

rigardegas

 
sovagxaj
 
karulino
 
piedojn
 

komencis

 
rozarbon
 

kuragxo


dauxrigis

 

klinsaluti

 

Regxon

 

kapturnigxon

 

Ekvidante

 

regxajn

 

infanojn

 

lauxta

 

ordonis

 

starigante