FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34  
35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   >>   >|  
o, suprenlevas la brakojn, pugnigas la manojn kvazaux en kolero. Sxi tiras la kurtenojn for de la vitra pordo, restas tie staranta, kaj elrigardas.) (Iom poste _Tesman_ ree envenas kaj fermas la pordon post si.) TESMAN (prenas la pantoflojn de la planko) Al kio estas vi rigardanta, Hedda? HEDDA (denove trankvila kaj sinrega) Mi simple staras rigardante la foliaron. Gxi estas tre flava. Kaj kiom velka! TESMAN (enpakas la sxuojn kaj metas ilin sur la tablon) Jam estas ja Septembro. HEDDA (denove maltrankvila) Jes, pensu, -- jam estas -- estas Septembro. TESMAN Cxu vi ne trovas, ke onklino Julle aspektis tre strange? Preskaux solene? Cxu vi povas kompreni sxian konduton? Cxu? HEDDA Mi apenaux konas sxin. Cxu sxi ne ofte estas tia? TESMAN Ne, ne kia hodiaux. HEDDA (iras for de la vitra pordo) Cxu vi kredas, ke sxi sentas sin afliktita pro tio pri la cxapelo? TESMAN Eh, ne multe. Eble iom en la momento -- HEDDA Sed kia maniero estas do tio, dejxeti la cxapelon cxi tie en la salono. Tio ne estas kutimo. TESMAN Nu, vi povas esti certa, ke onklino Julle tion neniam plu faros. HEDDA Cetere mi certe trankviligos sxin. TESMAN Jes, kara, kara Hedda, se vi tion volus! HEDDA Kiam vi iros al ili poste hodiaux, vi povos ja inviti sxin cxe ni por la vespero. TESMAN Jes, tion mi efektive faros. Kaj estas ankaux alia afero, per kiu vi povus ege gxojigi sxin. HEDDA Nu? TESMAN Se vi nur povus decidigi vin familiane alparoli sxin. Pro mi, Hedda? Cxu? HEDDA Ne, ne, Tesman -- je Dio, ne petu min pri tio. Mi tion al vi diris iam antauxe. Mi provos nomi sxin onklino. Kaj tio suficxu. TESMAN Nu do tiel. Sed mi opinias, ke nun, kiam vi apartenas al la familio, nun -- HEDDA Hm, -- mi ne gxuste scias cxu -- (Sxi iras trans la plankon al la porda aperturo.) TESMAN (iom poste) Cxu io estas al vi, Hedda? Cxu? HEDDA Mi ja rigardas mian malnovan pianon. Gxi ne bone harmonias kun la aliaj mebloj. TESMAN La unuan fojon kiam mi ricevos salajron, mi arangxu por gxin sxangxi. HEDDA Ne, ne, -- ne sxangxi. Mi ne volas malhavi gxin. Prefere ni metu gxin tien en la malantauxan cxambron. Kaj anstatauxe ni povos havi alian cxi tie. Lauxokaze, mi opinias. TESMAN (iom embarasita) Jes, -- tion ni ja povos fari. HEDDA (prenas la bukedon de sur la piano) Tiuj floroj ne estis cxi tie cxinokte, kiam ni venis. TESMAN Eble onklino Julle kunportis ilin por vi. HEDDA (rigardas en
PREV.   NEXT  
|<   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34  
35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   >>   >|  



Top keywords:

TESMAN

 

onklino

 

opinias

 

rigardas

 

sxangxi

 

Septembro

 
hodiaux
 

Tesman

 

denove

 

prenas


suficxu
 

provos

 

antauxe

 

kvazaux

 

gxuste

 

apartenas

 

pugnigas

 

manojn

 
familio
 

gxojigi


kolero

 
decidigi
 

plankon

 

alparoli

 

familiane

 
anstatauxe
 

Lauxokaze

 
cxambron
 

malantauxan

 

Prefere


embarasita

 

cxinokte

 

kunportis

 

floroj

 

bukedon

 

malhavi

 

pianon

 
harmonias
 

malnovan

 

aperturo


ankaux
 
brakojn
 

mebloj

 
arangxu
 
suprenlevas
 
salajron
 

ricevos

 

konduton

 

apenaux

 

kompreni