FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55  
56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>  
s serion da prelegoj cxi tie dum la auxtuno. LOVBORG Jes, mi faros. Vi ne devas riprocxi min pro tio, Tesman. TESMAN Ne, pro Dio, kompreneble ne! Sed --? LOVBORG Mi bone komprenas, ke por vi iom kontrauxas. TESMAN (malgaja) Ho, mi ne povas ja postuli, ke pro mi vi -- LOVBORG Sed mi atendas gxis kiam vi ekhavos vian oficon. TESMAN Vi atendas! Jes sed, -- jes sed, -- cxu vi ne volas konkuri? Cxu? LOVBORG Ne. Mi nur volas venki vin. En la opinio de la publiko. TESMAN Sed, bona Dio, -- do onklino Julle tamen pravigxis! Ho jes, -- mi _tion_ ja sciis! Hedda! Jen imagu, -- Ejlert Lovborg tute ne volas kontrauxi nin! HEDDA (abrupte) Nin? Tenu min ekster tio. (Sxi iras al la malantauxa cxambro, kie _Berte_ staras metante sur la tablon pleton kun karafoj kaj glasoj. _Hedda_ kapsignas aprobe, kaj ree venas antauxen. _Berte_ eliras.) TESMAN (samtempe) Sed vi, asesoro Brack, -- Kion vi diras al tio cxi? Cxu? BRACK Nu, mi diras, ke gloro kaj venko -- hm, -- povas ja esti treege belaj aferoj -- TESMAN Jes certe povas esti. Sed tamen -- HEDDA (rigardas Tesman kun malvarma rideto) Sxajnas al mi, ke vi staras kvazaux fulmofrapita. TESMAN Jes, -- proksimume tia, -- mi opinias -- BRACK Estis ja vere fulmotondro, kiu pasis super ni, Sinjorino. HEDDA (montras al la malantauxa cxambro) Cxu la sinjoroj bonvolas eniri por preni glason da frida puncxo? BRACK (rigardas sian horlogxon) Forirsalute? Jes, eble ne estus rifuzinde. TESMAN Bonege, Hedda! Vere bonege! En tia sangvina animstato, en kia mi nun trovigxas -- HEDDA Bonvolu, ankaux vi, sinjoro Lovborg. LOVBORG (rifuzante) Ne, multan dankon. Ne por mi. BRACK Sed, bona Dio, -- frida puncxo vere ne estas veneno, mi scias. LOVBORG Eble ne por cxiuj. HEDDA Jen, mi distru sinjoron Lovborg dume. TESMAN Nu ja, kara Hedda, tion faru do. (Li kaj _Brack_ iras en la malantauxan cxambron, eksidas, trinkas puncxon, fumas cigaredojn kaj parolas gajhumore dum la sekvanta sceno. _Ejlert Lovborg_ restas staranta cxe la forno. _Hedda_ iras al la skribotablo.) HEDDA (per iom lauxtigita vocxo) Nun mi montros al vi kelkajn fotojn, se vi emas. Cxar Tesman kaj mi -- ni faris ekskurson tra Tirolo dum la hejmenvojagxo. (Sxi venas kun albumo, kiun sxi metas sur la tablon apud la sofo, kaj eksidas en ties superan angulon. _Ejlert Lovborg_ proksimigxas, haltas kaj rigardas sxin. Poste li prenas segxon kaj eksidas cxe sxia maldekstra
PREV.   NEXT  
|<   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55  
56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>  



Top keywords:

TESMAN

 

LOVBORG

 

Lovborg

 

eksidas

 

rigardas

 

Ejlert

 
Tesman
 

staras

 

malantauxa

 

puncxo


tablon
 

cxambro

 

atendas

 

veneno

 

multan

 

dankon

 

sinjoron

 

rifuzante

 
distru
 

ankaux


rifuzinde

 
Bonege
 

bonege

 

Forirsalute

 

angulon

 
superan
 

sangvina

 
proksimigxas
 

Bonvolu

 

trovigxas


animstato

 

maldekstra

 

sinjoro

 

cxambron

 

skribotablo

 

restas

 

staranta

 
ekskurson
 

horlogxon

 

lauxtigita


montros
 
kelkajn
 

haltas

 
puncxon
 
trinkas
 
segxon
 

malantauxan

 

fotojn

 

cigaredojn

 

prenas