FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>  
lasis la cxambron, dum lia cxeesto? HEDDA Ne. BRACK Pripensu. Cxu vi ne eliris momenton? HEDDA Jes, eble mallongan momenton -- eksteren en la antauxcxambron. BRACK Kaj kie vi dume havis vian pistolskatolon? HEDDA Gxi estis ene en -- BRACK Nu, sinjorino Hedda? HEDDA La skatolo staris tie sur la skribotablo. BRACK Cxu vi poste rigardis cxu ambaux pistoloj estas tie? HEDDA Ne. BRACK Ankaux ne estas necese. Mi vidis tiun pistolon, kiun Lovborg havis cxe si. Kaj mi tuj rekonis gxin de hieraux. Kaj ankaux de pli frue. HEDDA Cxu vi eble havas gxin? BRACK Ne, la polico gxin havas. HEDDA Kion la polico faros pri la pistolo? BRACK Sercxos sciigxon pri la posedanto. HEDDA Cxu vi kredas, ke oni tion povas malkasxi? BRACK (klinas sin super sxi malsupren kaj flustras) Ne, Hedda Gabler, -- ne tiom longe kiom mi silentas. HEDDA (rigardas lin timeme) Kaj se vi ne silentas, -- kio do? BRACK (sxultrotiras) Estas ja cxiam la klarigo, ke la pistolo estas sxtelita. HEDDA (firme) Prefere morti! BRACK (ridetas) Tiajxon oni diras, sed oni tion ne faras. HEDDA (ne respondante) Kaj se la pistolo do ne estas sxtelita. Kaj la posedanto trovigxas. Kio tiam sekvos? BRACK Ja, Hedda, -- tiam sekvos la skandalo. HEDDA La skandalo! BRACK La skandalo, jes, -- kiun vi tiom morte timas. Kompreneble vi estos vokata antaux la tribunalon. Kaj vi kaj frauxlino Diana. Sxi devas ja klarigi kiel cxio okazis. Se estis akcidenta pafo aux intenca mortigo. Cxu li tirus la pistolon el la posxo por sxin minaci? Kaj jen la kuglo pafigxus? Aux cxu sxi tirus la pistolon el lia mano, kaj jen mortpafus lin, kaj remetus la pistolon en lian posxon? Sxi certe kapablus tion fari. Cxar sxi estas fortika knabineto, tiu sama frauxlino Diana. HEDDA Sed cxio cxi abomena ne koncernas _min_. BRACK Ne. Sed vi devas respondi tiun demandon: Kial vi donis la pistolon al Ejlert Lovborg? Kaj kiujn konkludojn oni tiros el la fakto, ke vi al li gxin donis? HEDDA (mallevas la kapon) Vere. Pri tio mi ne pensis. BRACK Nu, felicxe neniu dangxero estas, tiom longe kiom mi silentas. HEDDA (rigardas supren al li) Mi do estas sub via potenco, Asesoro. De nun vi regas mian korpon kaj animon. BRACK (flustras pli mallauxte) Plej kara Hedda, -- kredu min -- mi ne misuzos la staton. HEDDA Tamen same sub via potenco. Dependanta de viaj postuloj kaj volo. Mallibera. Do mallibera! (ekstaras impete) Ne, -- ti
PREV.   NEXT  
|<   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>  



Top keywords:

pistolon

 

silentas

 

skandalo

 

pistolo

 

Lovborg

 

polico

 

rigardas

 

flustras

 

sxtelita

 

posedanto


potenco
 

frauxlino

 

momenton

 
sekvos
 
posxon
 
kapablus
 

remetus

 
intenca
 

mortigo

 

mortpafus


fortika

 

pafigxus

 

minaci

 

koncernas

 

abomena

 

knabineto

 

misuzos

 

staton

 

korpon

 

animon


mallauxte
 
Dependanta
 
mallibera
 

ekstaras

 

impete

 

Mallibera

 

postuloj

 

mallevas

 
konkludojn
 
demandon

Ejlert

 

supren

 
Asesoro
 

dangxero

 
pensis
 

felicxe

 
respondi
 

Tiajxon

 

Ankaux

 
necese