FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45  
46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>  
perspektivoj. HEDDA Vi eble pravas. TESMAN Nu, -- nian sxatindan hejmon ni tamen havas, Hedda! Imagu, -- la hejmon, pri kiu ni kune revadis. Reve fantaziadis mi dirus. Cxu? HEDDA (ekstaras malrapide kaj lace) La interkonsento estis, ke ni vivu festene. Grandsinjore. TESMAN Jes, bona Dio, -- kiom mi antauxgxojis al tio! Imagu, -- vidi vin kiel mastrinon, -- en elektita rondo! Cxu? -- Jes ja, -- intertempe ni du devas elteni kune en soleco, Hedda. Nur foje vidi onklinon Julle cxe ni. -- Ho vi, kiu devus sperti ion alian -- ion tute alian --! HEDDA Livre-vestitan serviston mi kompreneble unue ne ricevos. TESMAN Ho ne, -- bedauxrinde. Dungi serviston, -- vidu, pri tio ne eblas pensi. HEDDA Kaj la rajdcxevalon, kiun mi havus -- TESMAN (timigita) La rajdcxevalon! HEDDA -- pri gxi mi certe nun ecx ne plu kuragxas pensi. TESMAN Ne, Dio gardu min, -- estas ja memkompreneble! HEDDA (pasxas sur la planko) Nu -- per unu afero mi almenaux povas min gxojigi dume. TESMAN (gxoje) Ho, Dio benata, dankon! Kaj kio estas do tio, Hedda? Cxu? HEDDA (cxe la pordo, rigardas lin kun kasxata moko) Miaj pistoloj, -- Jorgen. TESMAN (timigate) La pistoloj! HEDDA (kun glaciaj okuloj) La pistoloj de generalo Gabler. (Sxi eliras tra la malantauxa cxambro maldekstren.) TESMAN (kuras al la pordaperturo kaj vokas post sxi) Ne, Dio benu vin, plej kara Hedda, -- ne tusxu tiujn dangxerajn objektojn! Pro mi, Hedda! Cxu? DUA AKTO (La sama cxambro de _gesinjoroj Tesman_, sed la piano estas elmetita; kaj eleganta, eta skribotablo estas tie lokigita anstatauxe. Cxe la sofo maldekstre estas metita malgranda tablo. La plejmultaj florbukedoj estas forportitaj. La bukedo de _sinjorino Elvsted_ staras sur pli granda tablo iom antauxe sur la planko. -- Estas posttagmezo.) (_Hedda_, vestita por akceptado, estas sola en la cxambro. Sxi staras cxe la malferma vitra pordo sxargante revolverpistolon. Alia egala kusxas en malfermita pistolskatolo sur la skribotablo.) HEDDA (rigardas malsupren en la gxardenon kaj krias) Bonan tagon, sinjoro Asesoro! BRACK (auxdata de malsupre iom fore) Dankon, same, sinjorino Tesman! HEDDA (suprenlevas la pistolon kaj celumas) Nun mi pafas vin, sinjoro Brack! BRACK (krias de tie) Ne -- ne -- ne! Ne staru tiel celumante gxuste al mi! HEDDA Tio rezultas el sxteliro laux sekreta vojo! (sxi pafas) BRACK (pli proksime) Cxu vi estas tute freneza --! HEDD
PREV.   NEXT  
|<   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45  
46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>  



Top keywords:

TESMAN

 

cxambro

 

pistoloj

 

serviston

 

rajdcxevalon

 

rigardas

 
planko
 

skribotablo

 

sinjoro

 

Tesman


sinjorino
 

staras

 

hejmon

 

rezultas

 

maldekstre

 

eleganta

 

elmetita

 

plejmultaj

 
sxteliro
 

malgranda


anstatauxe

 
metita
 

lokigita

 

proksime

 

freneza

 
dangxerajn
 

objektojn

 
gesinjoroj
 

sekreta

 

celumante


revolverpistolon

 

Dankon

 

sxargante

 

malferma

 

malsupre

 

auxdata

 

gxardenon

 
malsupren
 

kusxas

 

malfermita


pistolskatolo
 
suprenlevas
 

Elvsted

 
bukedo
 
florbukedoj
 
Asesoro
 

forportitaj

 

granda

 

antauxe

 

vestita