FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47  
48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>  
aux bone revenus hejmen. HEDDA Kaj ecx mi la tutan tempon sopiris pri la sama. BRACK Vi? Vere, sinjorino Hedda? Kaj mi, kiu kredis, ke vi tiom bone amuzigxis dum la vojagxo! HEDDA Ho, jen kredu! BRACK Sed tion Tesman cxiam skribis. HEDDA Jes _li_! Cxar li ja trovas, ke estas por li plej sxatinde cxirkauxflari en la librejoj. Kaj havi sxancon sidi kopiante malnovajn pergamenfoliojn, -- aux ion tian. BRACK (iom malice) Nu, tio estas ja lia tasko en la vivo. Almenaux parte. HEDDA Jes, tio ja estas. Kaj tiam oni kompreneble --. Sed por mi! Ho ne, kara Asesoro, -- por mi estis terure tede. BRACK (simpatiante) Cxu vere vi tion diras? Tute serioze? HEDDA Jes, vi povas ja mem imagi --! Tiel tute duonan jaron neniam renkonti homon, kiu iom konas nian rondon. Kaj kun kiu oni povas paroli pri niaj propraj aferoj. BRACK Ne, ne, -- ankaux mi sentus tion manko. HEDDA Kaj aldone tio, kio estas la plej netolerebla -- BRACK Nu? HEDDA -- cxiam kaj eterne esti devigata pasi la tagojn kune kun -- kun unu sola kaj la sama -- BRACK (kapklinas samopiniante) Kaj frue kaj malfrue, -- jes. Imagu, -- je cxiuj okazoj. HEDDA Mi diris: cxiam kaj eterne. BRACK Jen komprenite. Sed kun nia deca Tesman mi opinias, ke oni devus kapabli -- HEDDA Tesman estas -- fakulo, kara. BRACK Sendiskute. HEDDA Kaj kun fakuloj ne estas amuze vojagxi. Almenaux ne dumlonge. BRACK Ecx ne -- kun la fakulo, kiun oni _amas_? HEDDA Hu, -- ne uzu tiun sukergluan vorton! BRACK (ekmiras) Jen kio, sinjorino Hedda? HEDDA (duone ridante, duone cxagrenita) Jes, vi provu tion, vi! Auxdi pri kulturhistorio frue kaj malfrue -- BRACK Cxiam kaj eterne -- HEDDA Jes -- jes -- jes! Kaj pri tiu hejma industrio en la mezepoko --! Tio estas ja la plej monstra! BRACK (rigardas sxin esplorante) Sed diru al mi, -- kiel devas mi kompreni ke --? Hm -- HEDDA Ke farigxis paro de mi kaj Jorgen Tesman, vi aludas? BRACK Nu ja, esprimu nin tiel. HEDDA Bona Dio, cxu vi do trovas tion stranga? BRACK Kaj jes, kaj ne, -- sinjorino Hedda. HEDDA Mi vere estis dancinta gxis lacigxo, kara Asesoro. Mia tempo estis pasinta -- (skuigxas) Hu ne, -- tion mi tamen ne dirus. Ecx ne tion pensi! BRACK Al tio vi verdire havas neniun kialon. HEDDA Ho, -- kialon --, (rigardas lin kvazaux kasxobservante) Kaj Jorgen Tesman, -- oni devas ja rigardi lin kiel bonkondutan homon en cxiuj rilatoj. BRACK Bonkondutan k
PREV.   NEXT  
|<   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47  
48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>  



Top keywords:

Tesman

 

eterne

 

sinjorino

 
Asesoro
 

Almenaux

 

kialon

 

rigardas

 
fakulo
 

malfrue

 

trovas


Jorgen

 

mezepoko

 

industrio

 

kulturhistorio

 

dumlonge

 

opinias

 

vojagxi

 

Sendiskute

 
fakuloj
 

kapabli


ekmiras

 
ridante
 

cxagrenita

 
vorton
 

sukergluan

 

aludas

 
skuigxas
 
pasinta
 

lacigxo

 

verdire


rilatoj
 
Bonkondutan
 

bonkondutan

 

rigardi

 
neniun
 

kvazaux

 

kasxobservante

 
dancinta
 

farigxis

 

kompreni


esplorante

 

stranga

 

esprimu

 
monstra
 

aldone

 

pergamenfoliojn

 
malnovajn
 
kopiante
 
sxancon
 

malice