FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>  
xkoncepte, Sinjorino. ELVSTED (senvole ekgxemas) Ho, estas io pri Ejlert Lovborg! BRACK (iom rigardas sxin) Kial Sinjorino ekpensas pri _tio_? Cxu eble Sinjorino jam ion scias --? ELVSTED (konfuzita) Ne, ne, mi tute nenion scias; sed -- TESMAN Sed bona Dio, diru do! BRACK (sxultrotiras) Nu, -- bedauxrinde, -- Ejlert Lovborg estas portita al la malsanulejo. Li certe jam estas mortonta. ELVSTED (ekkrias) Ho Dio, ho Dio --! TESMAN En la malsanulejo! Kaj ecx mortonta! HEDDA (senvole) Tiom rapide do --! ELVSTED (lamentante) Kaj ni, kiuj disigxis sen repacigxo, Hedda! HEDDA (flustras) Sed, Tea, -- Tea do! ELVSTED (sen atenti sxin) Mi devas iri al li! Mi devas vidi lin en vivo. BRACK Vi neniel povas, Sinjorino. Neniu estas permesata enveni al li. ELVSTED Ho, sed diru do al mi nur tion, kio okazis al li! Kio do estas? TESMAN Jes, cxar li kredeble ne mem --! Cxu? HEDDA Jes, mi certas ke li mem faris. TESMAN Hedda, -- kial vi povas --! BRACK (kiu konstante sxin rigardas) Bedauxrinde vi gxuste divenis, sinjorino Tesman. ELVSTED Ho, kiom terure! TESMAN Li mem do! Jen imagu! HEDDA Sin pafis! BRACK Ankaux nun vi gxuste divenis, Sinjorino. ELVSTED (provas sin regi) Kiam tio okazis, sinjoro Asesoro? BRACK Nun, posttagmeze. Inter la tria kaj la kvara. TESMAN Sed bona Dio, -- kie li do tion faris? Cxu? BRACK (iom necerta) Kie? Jes, kara, -- eble li tion faris en sia logxejo. ELVSTED Ne, tiel ne povas esti. Cxar tie mi enrigardis inter la sesa kaj la sepa. BRACK Nu, do en iu alia loko. Tion mi ne precize scias. Mi nur scias, ke oni trovis lin --. Li estis sin pafinta -- tra la brusto. ELVSTED Ho, kiom terure imagi! Jen ke pri li tiel finigxis! HEDDA (al _Brack_) Cxu estas tra la brusto? BRACK Jes, -- kiel mi diras. HEDDA Do ne tra la tempio? BRACK Tra la brusto, sinjorino Tesman. HEDDA Ja, ja, -- la brusto estas ankaux bona. BRACK Kiel, Sinjorino? HEDDA (repusxante) Ho ne, -- nenio. TESMAN Kaj la vundo estas vivdangxera, vi diras? Cxu? BRACK La vundo estas absolute mortiga. Versxajne jam estas finite pri li. ELVSTED Ja, Ja, tion mi antauxsentas! Estas finite! Finite! Ho, Hedda --! TESMAN Sed diru al mi, -- kie vi eksciigxis pri cxio tio? BRACK (abrupte) Tra iu el la policistoj. Iu kun kiu mi interparolus. HEDDA (lauxte) Fine heroajxo! TESMAN (timigita) Dio gardu min, -- kion vi diras, Hedda! HEDDA Mi
PREV.   NEXT  
|<   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>  



Top keywords:

ELVSTED

 

TESMAN

 

Sinjorino

 

brusto

 

okazis

 

terure

 

sinjorino

 

divenis

 

gxuste

 

Tesman


malsanulejo
 

rigardas

 

Lovborg

 
senvole
 
finite
 
Ejlert
 

mortonta

 
logxejo
 

precize

 

trovis


pafinta

 

enrigardis

 

vivdangxera

 

policistoj

 

abrupte

 

Finite

 

eksciigxis

 

interparolus

 

timigita

 

heroajxo


lauxte
 
antauxsentas
 
tempio
 

ankaux

 

finigxis

 

repusxante

 

mortiga

 

Versxajne

 
absolute
 
lamentante

rapide

 

disigxis

 
atenti
 

repacigxo

 
flustras
 

ekkrias

 
ekpensas
 

xkoncepte

 

ekgxemas

 
konfuzita