FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>  
ELVSTED (en timema suspekto) Lovborg, -- kien vi formetis la kajerojn! HEDDA (rigardas lin atente) Jes, la kajerojn --? ELVSTED Kie vi havas ilin! LOVBORG Ho, Tea, -- prefere ne demandu min pri tio. ELVSTED Jes, jes, mi volas tuj ekscii. Mi rajtas tion tuj ekscii. LOVBORG La kajerojn -- Nu do, -- la kajerojn, tiujn mi dissxiris en mil pecojn. ELVSTED (krias) Ho ne, ne --! HEDDA (senvole) Sed tio ja tute ne --! LOVBORG (rigardas sxin) Ne vero, vi opinias? HEDDA (regas sin) Nu jes. Kompreneble. Cxar vi mem tion diras. Sed sxajnis al mi nekredeble -- LOVBORG Tamen vero. ELVSTED (tordas la manojn) Ho Dio, -- ho Dio, Hedda, -- dissxiris sian propran verkon. LOVBORG Mi dissxiris mian propran vivon. Sekve mi ankaux povis dissxiri mian vivoverkon -- ELVSTED Kaj tion vi do faris cxinokte! LOVBORG Jes, auxdu. En mil pecojn. Kaj sxutis ilin en la fjordon. Tre fore. Tie almenaux estas fresxa salakvo. Lasu ilin flosi en gxi. Flosi laux fluo kaj vento. Kaj post ioma tempo ili subakvigxos. Pli kaj pli profunden. Kiel mi, Tea. ELVSTED Sciu do, Lovborg, ke tio pri la libro --. Cxiujn miajn tagojn tio staros antaux mi, kvazaux vi mortigus etan infanon. LOVBORG Vi pravas. Estas kvazaux infanmortigo. ELVSTED Sed kiel vi do povis --! Ankaux mi havis ja mian parton de la infano. HEDDA (preskaux senvocxe) Ho, la infano -- ELVSTED (spiras peze) Do, finite. Ja, ja, nun mi foriros, Hedda. HEDDA Sed vi tamen ne forvojagxos? ELVSTED Ho, mi ne mem scias, kion mi faros. Nun cxio antaux mi estas mallumo. (Sxi eliras tra la pordo de la antauxcxambro.) HEDDA (_Hedda_ staras, iom atendante) Vi do ne volas akompani sxin hejmen, sinjoro Lovborg? LOVBORG Mi? Tra la stratoj? Do la homoj vidus, ke sxi irus kune kun mi? HEDDA Mi ja ne scias, kio cetere okazis cxi-nokte. Sed cxu do estas tiom tute neripareble? LOVBORG Tiu cxi nokto ne restos la sola. Tion mi certe scias. Sed ankaux estas _tio_, ke mi ecx ne emas pluvivi tian vivon. Ne nun denove. Estas la vivoforto kaj necedemo, kiujn sxi rompis en mi. HEDDA (rigardas penseme antauxen) La dolcxa, eta stultulino fingrumis homan sorton. (rigardas lin) Sed tamen kial vi povis esti tiom senkora kontraux sxi? LOVBORG Ho, ne diru, ke mi estis senkora! HEDDA Tiel detrui tion, kio plenigis sxian animon dum longaj, longaj tempoj! Tion vi ne nomas senkora! LOVBORG Al vi mi povas diri la veron, Hedda. HEDDA La veron?
PREV.   NEXT  
|<   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>  



Top keywords:

LOVBORG

 

ELVSTED

 

rigardas

 

kajerojn

 

senkora

 

dissxiris

 
Lovborg
 

kvazaux

 

propran

 

ankaux


antaux
 

ekscii

 

longaj

 

infano

 

pecojn

 

foriros

 

cetere

 

okazis

 
stratoj
 

mallumo


atendante

 
staras
 

antauxcxambro

 

eliras

 

sinjoro

 
hejmen
 

forvojagxos

 
akompani
 

denove

 

kontraux


sorton

 

stultulino

 

fingrumis

 

animon

 

tempoj

 

detrui

 

plenigis

 
dolcxa
 

restos

 

neripareble


pluvivi
 
penseme
 

antauxen

 
rompis
 
vivoforto
 
necedemo
 

manojn

 

verkon

 

tordas

 

sxajnis