FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>  
o en la brustposxo. La kuglo trafis lin mortige. HEDDA En la brusto, -- jes. BRACK Ne, -- gxi trafis lin en la abdomenon. HEDDA (ekrigardas lin kun esprimo de abomeno) Aldone tio! Ho ridindajxo kaj abomenajxo, kiuj suprenmetas sin kiel malbenon sur _cxion_, kion mi nur tusxas. BRACK Aldonigxas ankaux io alia, sinjorino Hedda. Io, kion oni ankaux klasifiku sub la fia. HEDDA Kaj kio estas tio? BRACK La pistolo, kiun li cxe si havis -- HEDDA (senspire) Nu! Kio pri gxi! BRACK Gxin li devas esti sxtelinta. HEDDA (eksaltas) Sxtelinta! Ne estas vero! Tion li ne faris. BRACK Nenio alia eblas. Li certe estas gxin sxtelinta --. Sx-sxt! (_Tesman_ kaj _sinjorino Elvsted_ ekstaris cxe la tablo en la malantauxa cxambro kaj venas en la salonon.) TESMAN (kun la paperoj en ambaux manoj) Auxdu, Hedda, -- preskaux neeblas por mi vidi tie sub la penda lampo. Jen imagu. HEDDA Jes, mi imagas. TESMAN Cxu povus ni sidi cxe via skribotablo. Cxu? HEDDA Volonte. (rapide) Ne, atendu! Lasu min unue iom ordigi. TESMAN Ho, tion vi tute ne bezonas, Hedda. Estas suficxe da loko. HEDDA Ne, ne, lasu min nur ion forigi, mi diras. Porti tion cxi tien sur la pianon dume. Jen do! (Sxi tiras objekton, kovritan de notfolioj, el sub la bretaro, almetas pliajn notfoliojn, kaj portas cxion maldekstren en la malantauxan cxambron. _Tesman_ metas la paperfoliojn sur la skribotablon kaj translokigas tien la lampon de la tablo en la angulo. Li kaj _sinjorino Elvsted_ eksidas kaj rekomencas la laboron. _Hedda_ revenas.) HEDDA (malantaux la segxo de _sinjorino Elvsted_, mole palpante sxiajn harojn) Nu, dolcxa Tea, -- cxu eblas pri la monumento de Ejlert Lovborg? ELVSTED (rigardas sxin senespere) Ho Dio, -- certe farigxos ege malfacile trovi sistemon. TESMAN Ni devas kapabli. Estas la sola vojo. Kaj ordigi la paperojn de aliuloj, -- tio estas gxuste io por kio mi tauxgas. (_Hedda_ iras al la forno kaj eksidas sur unu el la taburetoj. _Brack_ staras super sxi, apoganta al la apogsegxo.) HEDDA (flustras) Kion vi diris pri la pistolo? BRACK (mallauxte) Ke li nepre estas gxin sxtelinta. HEDDA Kial gxuste sxtelinta? BRACK Cxar cxiu alia klarigo devas esti neebla, sinjorino Hedda. HEDDA Cxu? BRACK (rigardas sxin iom ekzamene) Ejlert Lovborg kompreneble estis cxi tie hodiaux matene. Cxu ne? HEDDA Jes. BRACK Vi estis sola kun li, cxu? HEDDA Jes, momenton. BRACK Cxu vi ne for
PREV.   NEXT  
|<   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>  



Top keywords:

sinjorino

 

TESMAN

 

sxtelinta

 

Elvsted

 

Lovborg

 

eksidas

 

ordigi

 

rigardas

 

Ejlert

 

Tesman


gxuste
 

ankaux

 

pistolo

 
trafis
 
hodiaux
 
matene
 

angulo

 
kompreneble
 

revenas

 

sxiajn


ekzamene

 

harojn

 

neebla

 

palpante

 

laboron

 

malantaux

 

rekomencas

 

pliajn

 

momenton

 

notfoliojn


almetas
 
bretaro
 
notfolioj
 

portas

 

maldekstren

 

skribotablon

 

dolcxa

 

translokigas

 
paperfoliojn
 
malantauxan

cxambron

 

lampon

 
monumento
 

paperojn

 
kapabli
 

apoganta

 
sistemon
 

apogsegxo

 

aliuloj

 
kovritan