FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53  
54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>  
in. TESMAN (mallauxte) Mi certas, ke estas li! Jen, imagu! (_Ejlert Lovborg_ envenas de la antauxcxambro. Li estas svelta kaj malgrasa; samagxa kun Tesman, sed aspektas iom pli agxa kaj kaduka. Haroj kaj barbo estas nigrebrunaj, la vizagxo iom longa, pala, kun nur paro de du rugxetaj makuloj sur la vangoostoj. Li estas vestita en eleganta, nigra, tute nova vizitkostumo. Malhelaj gantoj kaj cilindra cxapelo en la mano. Li restas starante cxe la pordo kaj rapide kline salutas. Aspektas iom gxenata.) TESMAN (al li kaj mansalutas) Jen, kara Ejlert, -- ni do fine ankorauxfoje renkontigxas! LOVBORG (parolas per kvieta vocxo) Dankon al vi pro la letero. (proksimigxas al _Hedda_) Cxu mi kuragxu ankaux al vi doni mian manon, sinjorino Tesman? HEDDA (prenas lian manon) Bonvenon, sinjoro Lovborg. (kun mangesto) Mi ne scias cxu tiuj du sinjoroj --? LOVBORG (ete klinas sin) Asesoro Brack, mi opinias. BRACK (same) Evidente. Antaux kelkaj jaroj -- TESMAN (al _Lovborg_, kun la manoj sur liaj sxultroj) Kaj nun vi kondutu kvazaux hejme, Ejlert! Cxu ne, Hedda? -- Cxar vi volas ja denove logxi cxi tie en la urbo, mi auxdas? Cxu ne? LOVBORG Jes, mi faros. TESMAN Nu, estas ja kompreneble. Auxdu, -- mi akiris vian novan libron. Sed mi vere ankoraux ne havis tempon legi gxin. LOVBORG Tion vi vere povas sxpari al vi. TESMAN Kial do, vi opinias? LOVBORG Cxar ne estas io atentinda en gxi. TESMAN Ho, imagu, ke vi tion diras! BRACK Tamen gxi estas ja ege lauxdata, mi auxdas. LOVBORG Estas gxuste tio, kion mi celis. Kaj tial mi verkis la libron tia, ke cxiuj povus gxin pense sekvi. BRACK Tre sagxe. TESMAN Sed kara Ejlert, --! LOVBORG Cxar nun mi volas provi restarigi min. Komenci denove. TESMAN (iom gxenata) Jes, tion vi do volas? Cxu? LOVBORG (ridetas, formetas la cxapelon kaj tiras paketon en paperkovrajxo el la posxo de la mantelo) Sed kiam tio cxi eldonigxos, Jorgen Tesman -- tiam vi nepre legu. Cxar _jen_ definitive la gxusta. Tio en kio mi mem estas. TESMAN Nu? Kaj kio do tio estas? LOVBORG Estas la dauxrigo. TESMAN La dauxrigo? De kio? LOVBORG De la libro. TESMAN De la nova? LOVBORG Kompreneble. TESMAN Jes, sed kara Ejlert, -- gxi enhavas ja la temon gxis niaj tagoj! LOVBORG Gxi enhavas. Kaj tiu cxi temas pri la estonteco. TESMAN Pri la estonteco! Sed bona Dio, pri gxi ni ja nenion scias! LOVBORG Ne. Sed tamen estas io kaj tio pri gxi dirend
PREV.   NEXT  
|<   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53  
54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>  



Top keywords:

LOVBORG

 

TESMAN

 

Ejlert

 
Lovborg
 

Tesman

 

opinias

 

gxenata

 
enhavas
 

libron

 

estonteco


denove

 

dauxrigo

 

auxdas

 

akiris

 

kompreneble

 

lauxdata

 

gxuste

 

ankoraux

 
verkis
 

tempon


sxpari

 
atentinda
 

formetas

 
Kompreneble
 

definitive

 

gxusta

 
nenion
 
dirend
 

restarigi

 

Komenci


ridetas
 
cxapelon
 

eldonigxos

 

Jorgen

 
mantelo
 

paketon

 

paperkovrajxo

 
vizitkostumo
 

Malhelaj

 

gantoj


cilindra

 

vangoostoj

 

vestita

 
eleganta
 

cxapelo

 

salutas

 
Aspektas
 
mansalutas
 
rapide
 

restas