FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>  
diras, ke en tio cxi estas beleco. BRACK Hm, sinjorino Tesman -- TESMAN Beleco! Ne, jen imagu! ELVSTED Ho, Hedda, kiel vi do povas paroli pri beleco en tiajxo! HEDDA Ejlert Lovborg faris la saldon pri sia vivo. Li kuragxis tion fari, kio -- kio estis farenda. ELVSTED Ne, neniel kredu, ke tiel okazis! Kion li faris, tion li faris en deliro. TESMAN En malespero li tion faris! HEDDA Tiel ne estas. Pri tio mi estas certa. ELVSTED Jes, li faris! En deliro! Gxuste kiel kiam li dissxiris niajn kajerojn. BRACK (ekmiras) La kajerojn? La manuskripton, vi aludas? Cxu li dissxiris gxin? ELVSTED Jes, tion li faris cxi-nokte. TESMAN (flustras mallauxte) Ho, Hedda, el tio ni neniam liberigxos. BRACK Hm, estas strange. TESMAN (pasxadante sur la planko) Jen imagu, ke Ejlert tiel forlasas la mondon! Kaj ne postlasas tion, kio dauxre famigus lian nomon -- ELVSTED Ho, se eblus tion rekonstrui! TESMAN Jes, imagu, se tio eblus! Mi ne scias kiom mi donus -- ELVSTED Eblus, sinjoro Tesman. TESMAN Kion vi sugestas? ELVSTED (sercxas en la posxo de la robo) Jen, vidu. Mi gardis la foliajxojn, kiujn li kunportis, kiam li diktis. HEDDA (pasxon pli proksimen) Ahx --! TESMAN Ilin vi gardis, sinjorino Elvsted! Cxu? ELVSTED Jen ili estas. Mi kunprenis ilin, kiam mi forvojagxis. Kaj ili restis en la posxo -- TESMAN Ho, permesu al mi rigardi! ELVSTED (donas al li amaseton da folietoj) Sed estas tiom konfuzite. Tiom intermiksite. TESMAN Imagu, cxu ni tamen povus trovi vojon en gxi! Eble kiam ni du helpus unu la alian -- ELVSTED Ho jes, ni almenaux provu -- TESMAN Ni _plenumu_! Ni _devas_ sukcesi! Mi metas mian vivon en tion! HEDDA Vi, Jorgen? Vian vivon? TESMAN Jes, aux pli gxuste dirite la tutan tempon je mia dispono. Miaj propraj kolektoj, ili kusxu dume. Hedda, -- vi komprenas min? Cxu? Estas io kion mi sxuldas al la renomo de Ejlert. HEDDA Eble tio. TESMAN Kaj jen, kara sinjorino Elvsted, ni do al la laboro. Bona Dio, ne utilas kovi sur tio, kio estas okazinta. Cxu? Ni provu tiom retrovi animan trankvilon, ke -- ELVSTED Jes, jes, sinjoro Tesman, mi provos kiom eble plej bone. TESMAN Nu, venu do cxi tien. Ni devas tuj ekzameni la noticojn. Kie ni sidu? Cxi tie? Ne, tie en la malantauxa cxambro. Pardonu, kara Asesoro! Venu do kun mi, sinjorino Elvsted. ELVSTED Ho Dio, -- se nur estus fareble! (_Tesman_ kaj _sinjorino Elvsted_ iras en la malant
PREV.   NEXT  
|<   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>  



Top keywords:

TESMAN

 

ELVSTED

 

sinjorino

 

Elvsted

 

Tesman

 

Ejlert

 

kajerojn

 

dissxiris

 

beleco

 

sinjoro


gardis
 

deliro

 

gxuste

 
cxambro
 
Jorgen
 
dirite
 

malantauxa

 
tempon
 

Pardonu

 

malant


plenumu

 

almenaux

 

sukcesi

 

helpus

 

Asesoro

 

propraj

 

okazinta

 

retrovi

 

animan

 

ekzameni


utilas
 
trankvilon
 
provos
 

laboro

 

kolektoj

 

noticojn

 

komprenas

 

sxuldas

 
renomo
 
fareble

dispono

 

manuskripton

 
aludas
 

ekmiras

 
Gxuste
 

flustras

 
pasxadante
 

planko

 

forlasas

 
strange